Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Ŝakludu kun ni!

Lasta ĝisdatigo: 2022-11-11
[figure]

E-USA ĵus kreis ŝakan fakgrupon kun du celoj:

  1. Ĝui ludi kune kun aliaj esperantistoj en amikeca etoso.
  2. Inviti ne-esperantistojn ludi kun ni, por ke ili eksciu ion pri Esperanto.

Kiel vi certe ŝcias, ŝako estas batalo sur tabulo inter du personoj. Ĝia nuna formo aperis en suda Eŭropo dum la dua duono de la 15-a jarcento kaj evoluis el Ĉaturango, simila sed multe pli malnova ludo el Hindujo. Hodiaŭ, ŝako estas unu el la plej popularaj ludoj, ĝuata de milionoj da homoj tutmonde!

La nova grupo ludas kaj parolas Esperanton rete ĉiun mardon, vespere je la 18-a horo en Kalifornio (21-a en Novjorko). Ni uzas ĉambretojn en Zoom kaj la senkostan ŝakprogramon Lichess.

Por partopreni, bonvolu kontakti s-ron Karlo Germany ĉe cjgermany ĉe gmail punkto com. Ni esperas ludi baldaŭ kun vi!