Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

Faba fabelo

Lasta ĝisdatigo: 2022-09-18

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Iun tagon, la patrino diris al Joĉjo: “Iru foiren kaj vendu nian maljunan bovinon, ĉar ni bezonas monon. Kaj ne estu stultulo, kiel ĉiam!”

Joĉjo eĉ ne atingis la foiron, kiam li renkontis viron, kiu proponis al li mirindan prezon. Li revenis frue hejmen.

“Do, Joĉjo, kion vi ricevis kontraŭ nia kara bovino?”

Joĉjo fiere malfermis la manon: “Jen, Panjo, magiaj faboj!”

La patrino furiozis pro lia stulteco kaj, ekkaptante la fabojn el lia mano, ĵetegis ilin tra la fenestron.

La sekvan matenon, tamen, Joĉjo frue leviĝis, rigardis tra la fenestro, kaj vidis … nenion. Ĉar MAGIAJ FABOJ NE EKZISTAS, STULTULO.