Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

NOREK 2019 en Sidney, BC

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-25
[figure]

NOREK-2019 okazos en Sidney, BC, inter la 27-a kaj 29-a de Septembro. Necesas minimume mendi tranoktadon por la 27-a kaj 28-a. Estas multaj eblecoj en Sidney kaj Viktorio. Transporto de Viktorio al Sidney per buso okazas hore, kaj daŭras proksimume 40 minutojn.

Ekzistas diversaj eblecoj de tranoktado, kaj senpaga tendumejo estas tre proksima al la kongresejo. Legu pliajn detalojn en la NOREK-grupo ĉe Facebook kaj anoncu vian bezonon kaj intencon veni al wallydutemple@telus.net.