Redakciaj konvencioj por kontribuantoj

La ĉefa konsilo, antaŭ ĉio: Ne timu! Viaj kontribuoj ne devas esti senmakulaj! Ni tre aprezas vian atenton al gramatiko kaj al niaj konvencioj, tamen ni feliĉe redaktos tekstojn laŭbezone. Do ne hezitu kontribui!

Por anglalingvaj tekstoj, ni petas ke oni prefere sekvu la “Ĉikagan Stilon”. Kaj por tekstoj en Esperanto, jen:

Gramatikaj konsiloj

Ni strebas ĉiam sekvi konsilojn de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kaj ni forte rekomendas ĝin al ĉiuj esperantistoj.

Stilaj konsiloj

Ekzistas diversaj preferoj pri interpunkcio, landonomoj, majuskligo, ktp. Por ke nia gazeto prezentu unuecan karakteron, kaj por simpligi aferojn por lernantoj, ni klopodas ĉie apliki kelkajn konvenciojn. Plurajn ni elektis laŭ propra gusto, kaj kelkajn laŭ kriterioj fundamentaj aŭ pedagogiaj.

Denove, ne timu: vi ne devas sekvi ĉi tiujn konsilojn por kontribui! La jena listo ekzistas ĉefe por tiuj, kiuj scivolas, kial ni elektis unu lingvan formon kaj ne alian.

Landonomoj

Ni uzas la fundamentan du-klasan sistemon de Zamenhof. Do Tunizio, Aŭstralio, kaj Ĉilio, sed Britujo (ne Britio), Italujo (ne Italio), kaj Japanujo (ne Japanio). Por kompreni la kialon, bv. vidi la jenan artikolon. Esceptokazojn ni akceptas nur malofte, ekz. en poezio aŭ en propraj nomoj kiel Esperanto-Asocio de Britio.

Majuskloj

  • Kiam kaj persona kaj familia nomoj aperas kune en Esperanto-teksto, la familia prefere aperu en majuskletoj, ekz. Nemere István, Ludoviko Zamenhof, Ban Ki-moon. Se nomo aperas plurfoje en la sama teksto, sufiĉas majusketligi en nur la unua okazo.

  • Propraj nomoj, inkluzive de landonomoj kaj monatonomoj, uzu komencajn majusklojn (ekz. Junio, Esperanto). Sed ne en derivitaj formoj de propraj nomoj. Do:

    Mi parolas Esperanton.

    Mi estas esperantisto.

    La vetero en Junio estas varma.

    La junia vetero estas varma.

    Tamen, minusklo en derivita formo povas foje kaŭzi konfuzon, ekzemple en la vorto esperante. (Ĉu temas pri espero, aŭ pri lingvo?) En tiaj okazoj ni konservas la komencan majusklon laŭbezone por eviti ambiguecon:

    Mi parolas Esperante.
    (= Mi parolas en la lingvo Esperanto.)

    Mi parolas esperante.
    (= Mi parolas kun espero.)

  • Ne necesas majuskligi ĉiun vorton en titolo, kiel oni kutime faras en la angla; en Esperanto sufiĉas komenca majusklo nur ĉe la unua vorto, ekzemple:

    I just read the poem The Road Not Taken.
    Mi ĵus legis la poemon Preĝo sub la verda standardo.

Interpunkcio

Por tekstoj en Esperanto, ni sekvas la konvenciojn de Monato, kun kelkaj ŝanĝetoj kaj aldonoj:

  • Por citiloj uzu “…” kaj ‘…’, same kiel oni kutime uzas en la usonangla.

  • Por haltostrekoj en Esperanto uzu “no-strekojn” (–) inter spacoj, ekz.

    Haltostrekoj – kiuj havas diversajn formojn – estas foje tre utilaj.

Kursivo

Krom por emfazi, ni kutime uzas kursivon en la jenaj okazoj:

  • nomoj de verkoj kaj firmaoj

  • fremdaj vortoj

  • vortoj aŭ frazeroj uzitaj por nomi ion. Ekzemple:

    La vorto vorto estas substantivo.

Foje en artikoloj pri lingvo ni uzos kaj kursivon kaj citilojn en la sama frazo por fari subtilan distingon, ekz. jen ni uzas citilojn por montri signifon, kaj kursivon por emfazi/nomi:

Utilas ne konfuzi la vorton poluo, kiu signifas “malpurigado de la naturo”, kun polucio … kiu havas tute alian signifon.