Presita el Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

Kiaj ŝanĝiĝoj! Kia mondo!

Lasta ĝisdatigo: 2020-06-24

Kiam vi legas ĉi tion, ni verŝajne jam spertis nian landan kongreson. Ni, la “samideanoj” de la mondo, spertas novajn defiojn ĉe ĉiu paŝo de la vivo. Pro la mondkaptanta sankrizo, pro la manifestacioj kontraŭ rasa maljusteco, pro la malvastigita vivstilo, kaj pro ekonomiaj premoj, ni sentas nin en nova mondo, certe ekster niaj antaŭaj kutimoj. Ni nun trovas nin enigitaj en vivsistemojn, kiujn multaj el ni neniam antaŭe spertis.

Tamen, malgraŭ ĉio, Esperanto antaŭeniĝas. Kion ni faras? Kiel vi eble jam rimarkis, ni starigis nian interretan landan kongreson kaj ni tiris supren la temon pri eblaj manieroj per kiuj la samideanoj povos plibonigi nian mondon.

Antaŭ 133 jaroj, en la mondon venis nova sento. Tiu nova sento restas kun ni, nun en ĉi tiu mondo de novaj malvastigitaj vivstiloj kaj sentoj de maljusteco en la socio. La tasko ne plu restas sur la ŝultroj de la pioniroj de Esperanto, sed kun ni, la nunaj gekolegoj.

En niaj kongresoj, en niaj lokaj kluboj, per la diversaj modernaj iloj de la interreto, ni rajtas … rajtas … ne, ni havas la taskojn, la defiojn uzi nian karan lingvon por la bono de la mondo.

Pro tio, ke kiam mi verkas ĉi tion, ni ankoraŭ ne spertis nian Landan Kongreson de 2020, mi ne scias kiajn taskojn ni diskutos dum la LK.

  1. Ĉu ni jam decidis kion ni povas fari kune rilate al maljusteco en la mondo?
  2. Ĉu ni jam decidis kial la 75 jaroj de la Unuiĝintaj Nacioj gravis kaj gravas al la mondo?
  3. Ĉu ni jam elpensis kiujn paŝojn el la 17 celoj de daŭripova evoluo ni pritraktas?
  4. Ĉu ni jam legis la 30 punktojn de la Internacia Deklaro de Homaj Rajtoj?
  5. Ĉu ni jam faris planojn por internacia kunlaboro en projekto en funkciantaj rilatoj kun samideanoj en aliaj landoj kaj aliaj kulturoj?

Kion ni decidis fari? Kion ni faros nun?

Esperanto-USA estas bona organizo kun pli forta komunika infrastrukturo. Niaj sistemoj de regionaj kunordigantoj funkcias. Ni elpensas novajn vojojn en la nova mondo. Ni estas pretaj antaŭeniĝi per novaj planoj.

Ek kaj antaŭen.