Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Lekato

Lasta ĝisdatigo: 2020-05-25
[figure]

La firmao Lekato vendas diversajn ilojn al muzikistoj, ekzemple la jenan agordilon por kordinstrumentoj. (Espereble ĝi estas akvoimuna … aŭ almenaŭ salivimuna.)

Tre atentaj legantoj eble memoras, ke en 2016 ni prezentis la firmaon Leki, kiu vendas marŝbastonojn. Kaj nun, finfine, alvenas la lekato. Sed kie estas la lekanto?