Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Ne forgesu mian voĉon

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]

Ĵus aperis nova libro de la konata verkisto Julian Modest. Gi prezentas du novelojn:

En “Ne forgesu mian voĉon” estas amo, sekretoj, mistero. La pentristo Veselin kaj la ĵurnalistino Milena renkontiĝas, konatiĝas, ekamas unu la alian, sed ilia amo ne daŭras longe. Subite Milena malaperas. Iu verŝajne murdis ŝin. Veselin vane serĉas ŝin. Restas nur la rememoroj pri Milena kaj la sola deziro de Veselin neniam forgesi ŝian voĉon.

En “Aŭtuna ferio” la ĉefheroo Martin estas talenta verkisto. Por finverki sian novan romanon li iras en belan maran ripozejon, luas hotelan ĉambron, esperante, ke en silento kaj trankvilo li daŭrigos la verkadon. Tamen tie li renkontas allogan enigman junulinon kaj okazas kelkaj strangaj eventoj.

En la literatura retejo OLE jam aperis recenzo de la libro.

Ne forgesu mian voĉon ĉe Amazon; ĉe UEA. Julian Modest. 104 paĝoj. Eldonejo Libera, 2020. ISBN 9780244561819.