Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Raporto pri SORE

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-13
[figure]
Foto de Larry Bennett.

De la 7-a ĝis la 9-a de Februaro okazis la unua SORE (Sud-Okcidenta Renkontiĝo Esperantista) en Mesa, Arizono. Organizis ĝin kun lokaj Esperantistoj Tomaso Alexander, kiu venis por gvidi kaj instrui.

Venis al la renkontiĝo (alfabete): Tomaso Alexander, Anna Bennett, Larry Bennett, Randall Burns, Sarona Collins, John “Jo-Co” Cunningham, Jeanette Dilley, George Partlow, Ren Spidell, Aŭtunjo Ward, Nicole Wing, kaj kvar lokaj gastoj vizitis dum kelka tempo.

La fratino de Tomaso (kaj ŝia edzo) preparis kaj alportis vere bongustajn kaj eĉ ankoraŭ varmajn manĝaĵojn dum la tuta semajnfino.

La evento ricevis financan subtenon de E-USA kaj kelkaj individuoj, kaj kompreneble de la partoprenantoj mem.

Ĉiuj ĝuis la babiladon, ludojn, instrukciojn lingvajn, manĝaĵojn kaj la promenadon. Kelkaj homoj jam konis unu la aliajn kaj ĉiuj faris novajn geamikojn. Estis 15 partoprenantoj el kiuj estis spertuloj, mez-niveluloj, kaj eĉ nov-bakitaj esperantistoj. Nun ni jam atendas la venontan SORE en 2021, la semajnfinon post la piedpilk-konkurso “Super Bowl”.