Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Raporto pri VEK

Lasta ĝisdatigo: 2020-01-29

Mia lasta “aventuro” pro kaj per Esperanto vojaĝigis min trans la oceanon. Ĉi-foje ĝi komenciĝis dum IJK-2019 en Slovakujo. Same kiel ĉiujare ekde mia unua IJK en 2016, mi havis rezervitajn datojn por partopreni. Ne gravas, kie ĝi okazas; tien mi iras.

La 75-a IJK devis esti multe pli trankvila evento, post kiam mi deĵoris kiel ĉeforganizanto de la IJK en Badaĥozo. Ĝi estis iom trankvila, sed por mi, aktiva komitatano de TEJO kaj zorganto de aliaj projektoj pri Esperanto, sendube ĝi ne estis ferio. Mi ne plendas pri tio; tiuj, kiuj konas min, bone scias, ke mi eĉ ŝatas la streĉon por helpi nian movadon pli ol mi ŝatas la ripozadon kaj kutiman feriumadon.

Tie mi ekkonis esperantiston: Charlotte, prezidanton de USEJ, la juna sekcio de nia komunumo en Usono. Pro mia sperto pri organizado de eventoj internaciaj, Charlotte volis paroli kun mi kaj proponi ion. La junaj esperantistoj en Usono havas problemon, ŝi diris. Ili volas aktivigi la asocion kaj fortigi la movadon, sed mankas al ili sperto en organizado de eventoj. La grandaj distancoj de la lando kaj la forteco de la angla malhelpas la disvastigon de la internacia lingvo kaj malfaciligas unuigon de aktivuloj.

Charlotte menciis, ke okazos evento pri klerigado, kaj ili serĉas trejniston por ĝi. Unue, mi iom timis diri jes. Mi zorgas pri la medio kaj preferas ne flugi. Malgraŭ tio, Charlotte konvinkis min. Mi akceptis la proponon vojaĝi al Ĉikago en Januaro. (Tiuj, kiuj konas ion pri la urbo, bone scias ke oni ne vojaĝu al tiu malvarma urbo dum vintro!)

Nun tiu aventuro jam pasis. Dum longa semajnfino mi trejnis aktivajn junajn esperantistojn en loko for de mia hejmo. La sperto estis tre interesa. Ni estis malmultaj kaj estis multaj eraroj en la organizado de la evento mem, sed tio logikas pro la manko de sperto. Cetere, ŝajnas ke ili nun multe pli konscias pri la komplikaĵoj kaj taskoj de la organizado de eventoj, kaj ili havas pli klarajn ideojn por la junulara programo de UK-2020 en Montrealo.

Sed tio ĉi ne estu la tuta historio de la vojaĝo. La mesaĝo estu multe pli bela kaj, kvankam evidenta, nekonscia. Tiu semajno, kiun mi dediĉis al Esperanto, estis feriaj tagoj, kiujn mi uzis por labori sen ricevi salajron. Ĝi estis gastigado de bonkora esperantisto, kiu tute ne konis min sed diris “JES JA, Karlos’ – gastu ĉe mi.” Ĝi estis emo organizi eventojn por homoj, kiuj dediĉas tempon por realigi la kernajn ideojn de Zamenhof. La vojaĝo estis ekzemplo de la valoro de vortoj kiel amo, empatio kaj fido. La ekzemplo mem ke nia komunumo ne nur vivas, sed brilas. Mi antaŭakceptis lukti kontraŭ la ŝanĝo de horzonoj, dum mia gastiginto Randio feliĉe emis zorgi pri mia sato, aŭ Charlotte kaj Lanĉo klopodis donaci konon al aliaj aktivuloj.

Do, jen ekzemplo de nia esenco. Ne gravas la manko de dormo, ne estas problemo ke oni volonte elspezas tempon por nekonatoj, aŭ ke anstataŭ ferii (festi? Certe ni ankaŭ festis: ni ankoraŭ junas!) ni kuniĝis por lerni. La rakonto de tiu evento ne estu nur tio, ke la junularo de Usono pretas organizi grandajn eventojn (almenaŭ mi tion volas pensi), sed ke la okazo mem jam diras ke ni, esperantistoj, estas pretaj montri ke la mondo plenas de homoj pretaj por helpi la homaron.