Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

La timanta riĉulo

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-25
[figure]

En nia pasintnumera enigmo, La timanta riĉulo, profesoro Elija Ŝibolet vizitis apartamenton de sia amiko, Petro.

Petro konsentis atesti antaŭ kortumo pri bankorabo, kiun li vidis. Pro tio li timis, ke oni volas murdi lin. Li estis tiel nervoza, ke li sukcesis dormi nur tage. Do kvankam Ŝibolet vizitis lin frumatene, por Petro estis preskaŭ horo por enlitiĝi.

Samtempe kun Ŝibolet alvenis nova servistino, kiu kunportis al Petro manĝon dum li kaj Ŝibolet konversaciis. Ŝibolet tuj suspektis ion misan: “Ne trinku tion!” li kriis, kiam Petro levis glason de vino al siaj lipoj. Kio alarmis Ŝiboleton, kaj kial?

La plej frua solvo venis de … nu, ĉu vi povas diveni? Kompreneble, ĝi venis de nia nelacigebla detektivo Rafa Nogueras:

Ŝiboleto sciis, ke la manĝo estis venenita, ĉar temis pri vespermanĝo, ne matenmanĝo …

Aha. Jes, la servistino portis ne nur vinon, sed ankaŭ sandviĉon kaj ĉokoladan kukon – ne aparte konvenan manĝon por matena horo. Nia inspektoro Ellen Eddy klarigis pli:

Kiam la nova servistino – kiu neniam antaŭe renkontis Petron – pretigis por li vespermanĝajn manĝetojn, ŝi versaĵne sciis pri la nova rutino.

Ĝuste. Efektive ŝi ne estis servisto, sed spiono kiu jam observis Petron. Kiel nia detektivo Erik Felker skribis:

[en la manĝaĵo ŝi] povus kaŝi la saporon de veneno aŭ de dormiga medikamento, kiu ebligus la forkapton de Petro. Mi esperas ke li povos trovi pli fidindan serviston.

Gratulon al ĉiuj pro la bonaj solvoj. En la lotumado ĉi-foje gajnis Rafa kaj Ellen. Ili ricevos po $5-rabaton de la retbutiko.