Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

ELNA kaj EANA: Fondo kaj malfondo

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-31

Nian ĉi-numeran tempovojaĝon gvidas la fama David Richardson, konata interalie kiel verkinto de la lernolibro Esperanto • Learning and Using the International Language. En ĉi tiu artikolo el № 1992:1 li klarigas la fortojn, kiuj kaŭzis skismon en la malnova Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA) kaj la sekvan fondon de ELNA.

[figure]
Politika karikaturo el Amerika Esperantisto, 1956

La organizita Esperanto-movado en Usono komenciĝis en 1905 kun la fondo, en Bostono, de Amerika Esperanto-Asocio. En 1908 AEA kuniĝis kun kelkaj aliaj “naciaj” grupoj en Usono kaj Kanado por formi unu solan Esperanto-Asocion de Norda Ameriko. Dum ĉirkaŭ 40 jaroj EANA funkciis kiel centra apoga organizaĵo, kies sola laŭstatuta celo estis antaŭenigi la studon kaj uzon de Esperanto.

En 1944 EANA bezonis novan redaktoron por sia oficiala organo Amerika Esperantisto. En la numero por Marto-Aprilo, tiama prezidanto d-ro Cecil Stockard anoncis la ekfunkcion en tiu posteno de George Alan Connor. Connor estis instruisto de manlaboraj metioj en la publikaj lernejoj de Novjorko, kiu bone konis la presan kaj publicistan artojn.

Kiel junulo, Connor iom vojaĝis tra la mondo, inkluzive viziton al Sovetunio, en tempo, kiam ties ankoraŭ juna “granda socia eksperimento” tiklis la intereson de multaj personoj en la okcidento. Liaj spertoj tie tiom negative impresis, tamen, ke lia politika vidpunkto koloriĝis per vivlonga kaj arda kontraŭkomunismo.

Estas interese, ke d-ro Stockard trovis dezirinde inkluzivi en sia anonco precizan deklaron, subskribitan de s-ro Connor, kun la titolo NEK POR NEK KONTRAŬ IU AŬ IO KROM ESPERANTO. “La celo kaj politiko de Amerika Esperantisto,” ĝi tekstis, “estos antaŭenigi Esperanton, kaj en do alia severa neŭtraleco estos observata.” En Julio, d-ro Stockard (okulisto en Florido) vizitis ges-rojn Connor en Novjorko. Stockard poste raportis en AE, ke en konversacioj kun Connor “plej grava punkto estas, ke EANA kaj AE ekzistas nur por progresigi Esperanton kaj por plirapidigi ĝian oficialan agnoskon kiel monda interlingvo. Tiu ĉi punkto estas substrekinda.”

Pro la milito, EANA ne kongresis inter 1942 kaj 1946. En 1945 okazis perpoŝta balotado por novaj oficistoj. La kandidatojn (nur unu por ĉiu ofico) nomis la estrara komitato, “en neekzisto de kandidatiga komitato”. Per tiu balotado s-ro Connor fariĝis ankaŭ ĝenerala sekretario de EANA.

Li enposteniĝis kun granda energio. Dum mallonga tempo li organizis efikan oficejon en sia novjorka apartamento; varbis teamon de talentaj volontulaj helpantoj; redaktis, parte mem verkis, kaj eldonigis la gravan inform- kaj lerno-libron Esperanto: the World Inter-language; starigis subtenan fonduson por financi seriozan reklamadon de Esperanto; triobligis la nombron da membroj; kaj dume publikigis, pli aŭ malpli regule, plaĉaspektan kaj interesan revuon.

Necesas rimarki, ke la Esperanto-movado estis ĵus eliranta el terure stagna periodo: la ekonomia krizo de la tridekaj jaroj preskaŭ mortbatis ĝin finance, dum la leviĝo de naciismoj transmare, kaj de izolismo enlande, prezentis plej malfekundan teron por semi internaciisman idealon. Ke Esperanto travivis, ŝuldiĝis grandaparte al la obstino de individuoj kun tre granda volforto, diversloke tra la lando, kiuj instruis kaj propagandis la lingvon, vendis librojn, prezentis radio-disaŭdigojn, ktp., ĉiu plimalpli laŭ sia propra iniciato.

Nun en 1947 s-ro Connor konsideris, ke por vere progresigi Esperanton, EANA devus ne nur ludi rolon apogan kaj koordinan en la movado, sed ke ĝi devus firme gvidi ĝin. Jam en la unua numero de AE por tiu jaro, li aludis al la neceso por “forta Centra Oficejo”—kun majuskloj—“kaj efikan organizaĵon”. En la sekvanta numero li pledis por “nedividita subteno kaj lojaleco al EANA”, por la unua fojo nomante ĝin la “unu oficiala” organizaĵo en Nordameriko, kaj plendante, ke “individuismaj ‘institutoj’, ‘Fondaĵoj’, ‘Libro-Servoj’ ktp. disipas niajn rimedojn kaj inklinigas al malharmonio.”

En la tria numero por tiu jaro li dediĉis apartan artikolon al plendo pri regiona Esperanto-grupo sur la Pacifika marbordo, kiu, kun sia propra bulteno kaj libro-servo, “en realeco estas klopodo dispartigi nian Nordamerikan movadon”. Li asertis, ke la “oficiala movado ne povas rajtigi dividon de la teritorio de EANA”, kaj instigis “ĉiujn lojalajn kaj respondecajn esperantistojn … subteni la Centran Oficejon, aĉeti siajn librojn tra la Centra Oficejo, sendi siajn novaĵojn al AE, kaj ignori privatajn entreprenojn kiuj volus profiti el la laboroj kaj sindonado de via oficiala organizaĵo—EANA.”

Tiel estiĝis la konflikto inter s-ro Connor kaj la “fortaj individuistoj” kiuj estis, ĝis signifa grado, la tradiciaj antaŭenigantoj de Esperanto en Nordameriko.

En la tuta 1948 ne aperis AE. Membroj ricevis “kompense” ekzempleron de Esperanto: the World Interlanguage. AE reaperis en 1949 kun ripetataj postuloj por “organiza disciplino” anstataŭ la “senrespondeca anarkio” de sendependaj entreprenoj. Ekde 1950, la enhav-paĝo portis regulan averton, ke EANA, kiel “laŭleĝa instanco” por Esperanto en Nordameriko, “ne respondecas” pri projektoj kaj eldonaĵoj, kiujn ĝi ne “rajtigis”.

Ankaŭ en 1950 AE por la unua fojo sugestiis, ke politika neŭtraleco, kiun devigis al EANA sia statute, ne estis absoluta. En artikolo kun la titolo “‘Interna Ideo’ kaj ‘Neŭtraleco’”, Prezidanto William Solzbacher diskutis kreskantajn kritikojn, ke EANA forlasadis ambaŭ. “Kiam Esperanto estas uzata por disvastigi evidentajn mensogojn aŭ por subfosi la demokratan konstitucion kaj la liberecon de nia lando,” li skribis, aludante ferkurtenajn landojn, kiuj eldonis en Esperanto kontraŭ-usonan propagandon, “nia ‘neŭtraleco’ tute ne devigas nin toleri tion senproteste”.

Dume, signifa nombro da membroj, malkontentaj pri tio, ke s-ro Connor—laŭ ili—volis “diktatori” ĉion kaj ĉiun en la Esperanto-movado, iniciatis kampanjon forigi lin el la posteno de Ĝenerala Sekretario en la venontjara balotado. Tiu iniciato fiaskis meze de plendegoj, ke ŝanĝoj en la balotada regularo certigis rezulton favoran al Connor kaj liaj kunuloj.

En AE por Septembro-Oktobro 1951, EANA nete kaj definitive reĵetis la neŭtralismon. En artikolo titolita “Ni Elektas Liberecon”, Connor asertis (sen kiuj ajn pruvoj), ke “Komunistoj … penas enpenetri en la ‘neŭtralajn’ Esperanto-organizojn por … komunistigi ilin per la jam konata metodo de ‘borado de interne’”. Avertante pri “trompistoj inter ni” kiuj kaŭzas “malfacilaĵojn … per ruza kaj ‘ruĝa’ agado”, li deklaris, ke EANA ne povas esti neŭtrala “inter la bono kaj la malbono, demokratieco kaj la absolutismo, libereco kaj sklavigo, Ameriko kaj la Soveta Unio”.

Pluraj tiaspecaj artikoloj (inkluzive aparte vitriolajn atakojn kontraŭ Teo Jung, la respektata eldonisto de Heroldo de Esperanto) aperis en AE ekde tiu tempo, plimalpli subtile ŝajnigante kunligon inter la supozata komploto komunistigi la Esperanto-movadon, kaj kreskanta grupo da membroj, kiuj insistis je forigo de Connor kaj reorganizo de EANA.

Ĉu inter tiu opozicio troviĝis eĉ unu vera komunisto estas duba, kaj Connor neniun akuzis rekte, sed skribis kaj parolis en ĉirkaŭfrazoj pri “la kamaradoj”, “komunistemaj konvinkoj”, kaj pri “persone ambiciaj kaj/aŭ ekstreme radikalaj individuoj” ktp.

Frue en 1952 Connor postulis en la paĝoj de AE, ke “membroj de EANA akordiĝu kun generate akceptitaj principoj de Nord-Ameriko (kiuj) ne inkluzivas komunistan sklavigon” kaj iom ĉifre rebatis ies plendon, ke “ni ne povas rifuzi membrecon al komunistoj”. La klarigo estas, ke en tiu jaro gvidantaj personoj en la opozicio trovis sin efike eksigitaj el EANA, kiam iliaj realigaj kotizoj estis tutsimple rifuzitaj kaj resenditaj.

Opozicianoj nun perdis ĉiun esperon reorganizi EANA-n de interne, kaj starigis grupon por ekplani novan asocion, kio kulminis en fondiĝo de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko antaŭ la fino de tiu jaro.

ELNA rapide establiĝis kun kreskanta membraro kaj regule aperanta revuo, kun responda malkresko en la membro-nombro kaj financoj de EANA. Kiam ELNA faris peton al UEA pri agnosko kiel oficiala landasocio por Norda Ameriko, paralele kun EANA, la Komitato de UEA pretiĝis konsideri ĝin dum la Universala Kongreso en Haarlem, Nederlando, en 1954. S-ro Connor estis ano de tiu Komitato. Membroj de EANA faris monkolekton por certigi, ke li povu ĉeesti la kunsidojn.

La decido de la Komitato estis, ke EANA bonfide klopodu restarigi unuecon en la nordamerika movado ĝis la fino de la jaro; kaj en kazo de malsukceso, la Komitato rekonsideru la peton de ELNA en Bologna, Italujo, en 1955.

Reveninte de la Kongreso, ges-roj Connor raportis en AE pri antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj, pri bela sunbrilo kaj gaja etoso, pri festparoladoj kaj la prezo de buterpano en Haarlem, sed neniun vorton pri la komitata decido. Neniuj klopodoj restarigi unuecon okazis, kaj ĉe la UK en Bologna en 1955 ELNA estis agnoskita kiel oficiala landasocio paralele kun EANA.

AE por Julio-Oktobro, 1955, respondis al tio per longa atako kontraŭ UEA kaj ties “nuna potenculo” (d-ro Ivo Lapenna), akuzante ilin pri “absolutismo”, “apogo de la maldekstra flanko de nia movado”, pri diversspecaj intrigoj, kontraŭstatutaj agadoj ktp. Eĉ pli venenaj akuzoj kontraŭ UEA kaj Lapenna aperadis en postaj numeroj. Kiel rezulto de tiaj atakoj, la Komitato voĉdonis eksigi s-ron Connor el UEA. Tiu rarega, preskaŭ senprecedenca ago estis apelaciita kaj konfirmita per granda plimulto da voĉoj ĉe la UK en Kopenhago en 1956.

La Komitato ankoraŭ diskutadis, ĉu forigi ankaŭ EANA-n el UEA, sed tiun demandon findecidis la estraro de EANA mem per memvola eksiĝo.

AE aperadis post tio kun eĉ pli da artikoloj remaĉantaj la temojn de komunismaj intrigoj en- kaj ekster-lande, ĝis 1958, kiam la eldono fariĝis neregula, kaj 1959, kiam ĝi tute ne aperis. En tiu jaro grupo de esperantistoj el ambaŭ partioj formiĝis por studi eblecojn reunuigi la du organizaĵojn. La Kongreso de ELNA en St. Louis aprobis la klopodon, nur insistante pri “politika kaj religia neŭtraleco kaj interna demokrateco” en nove reunuigita asocio. AE (reaperanta neregule en 1960) nomis la klopodon “ruzaĵo de radikalaj ruzuloj” kaj deklaris, ke “unueco restas en tio”, ke “ne-radikalaj esperantistoj” aliĝu al EANA, kaj “la ribelaj elementoj (en ELNA) reiru al SAT kaj maldekstraj partioj sub la ruĝa standardo, de kie ili devenis”.

Post Majo, 1961, okazis nova interrompo en la eldonado de AE. Kiam ĝi reaperis en Septembro, 1963, ĝi havis novan adreson en Portlando (Oregonio), kien ges-roj Connor dume transloĝiĝis. La revuo eliris pli kaj pli neregule. La lasta numero aperis en 1967 post kiam EANA mem praktike ĉesis ekzisti. George Alan Connor mortis en 1973.