Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Ron Glossop

Lasta ĝisdatigo: 2018-09-12
[figure]

Malmultaj homoj en Usono estas tiom aktivaj pri Esperanto-edukado kiom Ron Glossop. Prezidanto de la edukada grupo Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo, estro de la Schulze-Fondaĵo, kaj estro de la Daŭra Kongresa Komitato, Ron estas ne nur parto de la movado, sed fakte li mem estas grava movanto por Esperanto.

Dum multaj jaroj, Ron servis kiel prezidanto de la Amerika Asocio por Instruistoj de Esperanto (AAIE). Per tiu ofico, li multe helpis al instruistoj ĉie en Usono. Li plue helpas al instruistoj eĉ ekster Usono, per Infanoj Ĉirkaŭ La Mondo. Nome de tiu fondaĵo, li ankoraŭ sendas instruistajn materialojn al instruistoj de Esperanto en aliaj landoj, inkluzive de kelkaj landoj en Afriko. Pro liaj laboroj, la movado tie plue kreskas.

Pro liaj laboroj kiel estro de la Schulze-Fondaĵo kaj de la Daŭra Kongresa Komitato, la movado ankaŭ ĉi tie plue kreskas. La Schulze-Fondaĵo temas pri edukado kaj celas helpi al edukistoj kaj pri edukaj aferoj en Esperantujo. La Daŭra Kongresa Komitato helpas pri nia jara Landa Kongreso. Ĝia tasko estas trovi lokon por la venontjara kongreso kaj helpi al la Loka Kongresa Komitato (LKK), por ke la LKK povu profiti de la sperto kaj scio de aliaj. Se vi volas partopreni la Daŭran Kongresan Komitaton, bonvolu sendi mesaĝon al la estraro de Esperanto-USA.