Presita el Usona Esperantisto № 2012:3

Nova vidindaĵo ekster Las Vegas: arkopontego

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]

En frua Novembro mia edzo Paul kaj mi flugis al Las Vegas, sed ne por vetludi. Ni celis vidindaĵojn ekster la fama urbo.

Imagu ke vi povus stari 840 futojn (260 metrojn) super la rivero Kolorado kaj rigardi malsupren al unu el la plej ofte vizitindaj lokoj en Usono, la granda akvobarilo Hoover inter la ŝtatoj de Arizono kaj Nevado. Tiu barilo mem staras 726 futojn alta. Konstruite en la 30-aj jaroj, ĝi estas la plej alta betona barilo en Usono kaj ricevas milojn da vizitantoj jare. La barilo regas la riveron Kolorado kaj produktas elektron por la regiono. Ĝi kreis la grandegan rezervujon Lago Mead – kaj dum jaroj ankaŭ grandan trafik-problemon por tiuj kiuj veturigas aŭtojn inter Phoenix, Arizono kaj Las Vegas, Nevado. La vojo US-93 havas nur du koridorojn kaj serpentumas en multaj lokoj. Unu parto transiras la riveron per la barilo. Aldone al la normala trafiko estis vizitantoj al la barilo mem, do oni ofte bezonis atendi horon por uzi tiun mallongan sekcion.

La problemo de trafikŝtopiĝo solviĝis en la jaro 2010 per konstruado de nova vidindaĵo tuj apud la barilo, nova arkoponto oficiale nomita Mike O’Callaghan – Pat Tillman Memorial Bridge. La ponto estas parto de projekto krei alternativan vojon superiri la riveron Kolorado. Ĝi estas la unua beton-ŝtala arkoponto konstruita en Usono kaj la plej longa betona arkoponto en la okcidenta duonsfero. Ĝi estas ankaŭ la dua plej alta ponto en Usono kaj ĝi havas kvar aŭto-koridorojn. Oni bezonas malpli ol minuton por transiri ĝin aŭte sed nun la barilo ne estas videbla pro la altaj flankoj de la vojo. Se oni volas piediri kaj rigardi la barilon, tio eblas. Estas parkejo sur la flanko en Nevado kun ŝtuparo kiu gvidas homojn al la trotuaro. Ankaŭ ekzistas dekliveto por handikapuloj kiuj ne povas grimpi. Oni povas paŝi la tutan longon de la ponto (1 900 futojn / 579 metrojn) kaj rigardi la barilon malsupre kaj legi la metalajn diskojn kiuj klarigas faktojn pri la ponta konstruado.

[figure]

La ponto honoras du homojn kiuj mortis en 2004. Unu estas Mike O’Callaghan, veterano de la milito en Koreujo, 23-a ŝtatestro de Nevado, kaj poste redaktoro de la ĵurnalo Las Vegas Sun. La dua estas Pat Tillman, fama piedpilkisto de Arizono kaj soldato kiu mortis en Afganujo.

Se vi volas ekscii pli pri la konstruado de la barilo Hoover, valoras vizito al muzeo en apuda urbo Boulder City kiu estis kreita por la laborantoj dum konstruado de la barilo. La muzeo troviĝas en hotelo nomita Boulder Dam. Je la fino de via vizito vi povas voĉdoni por via preferata nomo: ĉu BoulderHoover. Eĉ ĝis nun ne estas tuta konsento.