Presita el Usona Esperantisto № 2012:3

Nova Esperanto-Domo en Usono … por fantomoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Ĉu vi memoras la esperantigitan filmon Atako de la Lunaj Zombioj, kiu aperis en la Landa Kongreso en 2011? Ĉu vi scias, ke ĝi poste aperis en kinofestivalo en Brazilo, en la UK en Kopenhago, kaj en aliaj lokoj tra la mondo, kaŭzante amuzon kaj intereson?

Por la sepa sinsekva jaro Christopher R. Mihm el Minesoto, sendependa kreanto de filmoj pri hororo kaj scienc-fikcio verkas kaj produktas novan filmon, kun helpo de la lokaj geaktoroj de Mineapolo. En la retpaĝo por la nova filmo aperas la jena priskribo:

Per “La Domo de Fantomoj”, sia unua supernatura ekscitiga filmo, verkisto/reĝisoro Christopher R. Mihm omaĝas la verkojn de William Castle, la majstro de klasika hororo! Riĉaj mondumuloj Isaac kaj Leigh tradicie gastigas privatajn festojn, kiuj inkluzivas unikajn (kaj altkostajn) distraĵojn. Ĉi-foje ili dungis spiritisman mediumon, kiu promesas “malfermi pordon al la postviva mondo” kaj ebligi al la gastoj, egale originalaj kiel la gastigantoj, kontakti la spiritojn.

Sed antaŭ ol komenci sian prezentadon, la okultisto avertis: post malfermo de la pordo, neniu homo povos antaŭvidi aŭ regi tion, kio trapasos ĝin. Malgraŭ tio, la grupo konsentas, ke li komencu, sed ili seniluziiĝas pri la rezulto … en la komenco. Kaptitaj en la domego de la edzparo pro terura vintra ŝtormo, la festantoj komencas sperti aferojn neklarigeblajn kaj ĉiam pli terurajn.

Dum intensiĝas la okazaĵoj, certiĝas ke ia fieco agadas. Ĉu la grupo povos transvivi la nokton, aŭ ĉu ignori la averton de la mediumo estos ilia lasta ago?

La filmoj de Christopher R. Mihm estas en la stilo de la 50-aj jaroj, uzante la teknikojn kaj supozojn de tiu tempo. La filmoj ne estas parodiaj, sed omaĝaj al la epoko, kiam espero kaj optimismo gvidis la intrigon, kaj la imagpovo pli gravis por eksciti ol filmaj teknikaĵoj. La kostoj de liaj filmoj estas pagataj de la arduloj. La aktoroj kaj kunlaborantoj ricevas kompenson nur per la feliĉo de la kunlaboro, kaj la espero havi belegan rezulton.

Ĉiu filmo estas farita en la angla, sed por la lasta filmo Atako de la Lunaj Zombioj Mihm decidis havi esperantan sontrakon. Ĉar la filmo lokiĝas en internacia luna bazo, kaj ĉar optimistoj de la 50-aj jaroj nature supozus uzon de la internacia lingvo de paco por kunlaborado, Mihm ekhavis la ideon uzi Esperanton en la uniformoj de la aktoroj kaj en la scenaĵoj, eĉ en aparta sontrako por la filmo. Por ne riski la dubindan kvaliton de la filmo Inkubo, li petis la helpon de esperantistoj. Artikolo pri la esperantigo de Atako de la Lunaj Zombioj aperis n-ro 2011:3 (maj-jun) de Usona Esperantisto. Estis sufiĉe ambicia projekto por komenci, sed pro la malavara helpo de multaj esperantistoj de kelkaj landoj la rezulto estis kontentiga. La fid-salto alteriĝis bone.

Post la sukceso de la esperantigo kaj la akcepto de sia filmo en Esperantujo, Mihm deziris havi Esperantan sontrakon en la nuna filmo. Do, tuj post fini sian scenaron li sendis ĝin por Esperanta traduko, kaj konstatis sian deziron, ke ni denove voĉaktoru Esperante. Pro la antaŭa sperto ni faris ĝin pli facile kaj bone ol antaŭe. Ekzemple, la Esperanta dublado pli bone konvenas al la lipoj de la anglaj aktoroj. Por solvi tion dum la traduka fazo ni zorgeme nombris la silabojn de ĉiu linio, kaj tradukis la senson per similaj silaboj. Plej ofte tio signifas forlasi superfluajn vortojn en la angla. Kvankam la angla ĝenerale estas pli konciza ol rekta traduko en Esperanto, foje ĝi havas flankajn vortojn. Feliĉe ĉiu ĉefa ideo de la angla teksto aperas en la Esperanta.

La voĉaktoroj estas Duncan Charters, Jennifer Bondelid, Steve Wagenseller, Leonora Gonzàlez, Miko Sloper, George Baker, Maya Kennedy, Derek Roff, Max Varazslo, Yumiko Fujii, Stephen C. Schwichow, Brandon Sowers, David E. Rutan, kaj Kinen Carvala. Tradukintoj estas George Baker, Enrique Ellemberg, Derek Roff, David E. Rutan, Erin Piateski, Duncan Charters, Andrea Monticue, kaj Brandon Sowers. Redaktintoj por la Esperantaj sondosieroj estas George Baker, Enrique Ellemberg, kaj Derek Roff.

Entute la rilato inter Christopher R. Mihm kaj esperantistoj estas fruktodona kaj kontentiga, gajnante favoran renomon por lia grupo kaj por Esperanto. Oni povas diri, ke li kaj liaj helpantoj en la filmado estas vere “esperantistoj”, kiuj laboros por la ĝojo de la tasko, kaj la ideo, ke la laboro donos ĝojon al aliaj homoj.

Mihm nun fariĝas lingva esperantisto, kaj en la enkonduko de La Domoj de Fantomoj li mem voĉaktoros Esperante.

La filmo estas en la lastaj stadioj de la produktado. En Mineapolo, ĝia gaja mondo-debuto okazos la 23-an de Majo. En Esperantujo la mondo-debuto okazos preskaŭ samtempe (de la 22-a ĝis 25-a de Junio) en du landoj: en la 60-a kongreso de la Kansaja Ligo de Esperantaj Grupoj en Osako, Japanujo, kaj en la landa kongreso de Esperanto-USA en Dalaso, Teksaso.

Pro la senpagitaj laboroj kaj monkontribuoj de multaj ĝenerale normalaj homoj (kaj ankaŭ esperantistoj!) naskiĝis nova retrostila hororfilmo por stari apud la klasikaj filmoj de la 50-aj jaroj, kiel The House on Haunted Hill.

Certe la mesaĝo de Mihm estas, ke la espero kaj optimismo ne eksmodiĝis, kaj purkora laboro beligas la vivon. Do, nepre ĝuu la filmon kiam ĝi aperos en Majo!