Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Al amiko nova ne fidu sen provo

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-21

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

En la urbo Williston, Norda Dakoto, oni akuzis viron pri kontraŭleĝa eniro kaj minacado. Li piedbate enrompis la ĉefpordon de la domo de iu, kun kiu li laboris. Kial? Laŭdire la kolego rifuzis akcepti liajn amikiĝ-petojn en Facebook.

“Akceptu mian amikiĝ-peton, aŭ mi murdos vin,” tekstis unu el la mesaĝoj, kiujn la kolego ricevis. La viro tamen asertas sian senkulpecon, kaj li aperos antaŭ loka tribunalo en Aprilo.

(Laŭ raporto de The Smoking Gun, 2020-12-31.)

koleg/o
Ĉiu, kiu havas la saman oficon aŭ profesion, rigardata rilate al la aliaj. Samlaborejano, samlernejano, ktp.
murd/i
Intence mortigi.