Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Panjo diris …

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-17

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.

Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

“Panjo diris, ke mi ja rajtas manĝi kroman kuketon!” triumfe deklaris Marinjo revenante el la malantaŭa korto kaj fermante la pordon post si.

“Hmm?”, respondis Petro de sia fotelo unue preteratente, sed poste, ekkonsciiĝinte pri tio, kion lia filineto diris, li aldonis: “Ĉu vere tion ŝi diris? Ĉu mi demandu ŝin mem?”

“Se vi volas …”, allasis la juna knabino kaj ŝultrumis senzorge.

“Do, eble mi faru tion!” Petro leviĝis de sia fotelo kaj eliris al la postdoma ĝardeno. “Mi vidas, ke vi ankoraŭ dorlotas ŝin …”, li diris al sia edzino, starante antaŭ la tombo kie oni enterigis ŝin antaŭ jaro.