Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Unesko faras enketon per Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2021-04-13
[figure]

Por vaste kolekti ideojn por raporto pri tutmonda edukado, Unesko publikigis unu-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton. Ju pli multe da esperantistoj plenigos ĝin, des pli klare la valoro de nia lingvo estos videbla al Unesko. UEA do petas, ke ni ĉiuj plenigu la facilan enketilon. (Bonvolu ne uzi telefonon, ĉar sur iuj telefonoj ne aperas la fina butono “Sendu”.)

UEA planas ankaŭ sendi al Unesko proponan raporton pri kiel edukado povas esti uzata por formi la estontecon de la homaro kaj la planedo. UEA invitas talentajn esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao trezoro@qq.com kaj al la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko François Lo Jacomo francois@lojacomo.eu antaŭ la 20-a de Aprilo 2021. La proponoj povas esti konkretaj aŭ ĝeneralaj.