Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Esperanto en Resident Alien

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-15
[figure]

Esperanto foje aperas en anglalingvaj filmoj kaj televidaĵoj (vidu Esperanto at the Movies de D. Gary Grady en № 2012:3). Ĝi rolas diversmaniere, sed plej ofte oni utiligas ĝin por krei ian “fremdan” etoson.

Leganto Kirk Miller ĵus atentigis nin pri nova televidaĵo Resident Alien (de SyFy) en kiu Esperanto prezentas fremdecon ne internacian, sed interplanedan: ĝi estas la lingvo de eksterteruloj! La ŝipo de unu tiaj eksterteruloj kraŝas apud urbeto en Koloradio, kie li(?) devas ŝajnigi sin homo por kaŝe plenumi sian komision.

[figure]
Frazo en la “ekstertera” lingvo.

Esperanto aperas kaŝite en diversaj skribaĵoj. Unuavide ili aspektas tute fremdaj, sed efektive temas pri nia lingvo – skribita inversdirekte, sen ĉapeloj, kaj per ekzotika alfabeto, kiu uzas la samajn signojn por u kaj v.

Ekzemple: la unua frazo estas jotanom rauk uatna. Ĉu vi povas deĉifri ĝin?