Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Novaj adreso kaj limdato por BK-2021

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-15
[figure]

Pasintjare UEA alvokis al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de 2021. Ĉiuj detaloj pri reguloj kaj premioj troveblas en la Gazetara Komuniko № 915.

Tamen, pro teknikaj problemoj, bedaŭrinde ne eblas nuntempe aliro al la antaŭe indikita retpoŝtadreso. UEA petas al ĉiuj kandidatoj sendi aŭ resendi siajn konkursajn proponojn al la nova retpoŝtadreso bk@co.uea.org (kopie al belartajkonkursoj@gmail.com).

Por ne malhelpi kandidatojn, la limdato por akcepto de proponoj estas prokrastita ĝis la 30-a de Aprilo 2021.

Ĉiuj aliaj informoj, inkluzive de la fizikaj adresoj, restas validaj. UEA dankas pro via komprenemo.