Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Bona kloako-vino ĝis la fino

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-25

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn tra la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

En Decembro, responde al averto de anonima informanto en Rainsville, Alabamo, polico serĉis industrian instalaĵon por purigo de kloak-akvo, kaj trovis tie kontraŭleĝan vinfarejon. La sekvan tagon oni akuzis la estron de la instalaĵo pri posedo de kontraŭleĝe farita alkoholaĵo kaj misuzo de sia ofico por profiti.

La vinfarejon oni trovis en malofte uzata konstruaĵo “kie tiaj aferoj okazas”, diris la urbestro de Rainsville. Vino kaj aliaj alkoholaĵoj en Rainsville estis kontraŭleĝaj ĝis Septembro 2019, kiam la urba estraro finfine permesis ilin.

(Laŭ raporto de WHNT, 2020-12-18.)

anonim/a
Ne malkaŝanta sian nomon.
kloak/o
Kanalo, ordinare subtera, tra kiu elfluas la malpuraĵoj de urbo.