Jen ĉiuj proponoj ricevitaj por la tradukdefio traktita en Usona Esperantisto n-ro 2021:1, kune kun la traduko de Edmund Grimley Evans.

Originala

BA

BS

CL

JN

SD

Evans

1

I’m a senior at Cesar Chavez high in San Francisco’s sunny Mission district, and that makes me one of the most surveilled people in the world.

Mi estas lernejano de la plejalta klaso de liceo Cezaro Ĉavezo en la suna distrikto Misio de urbo San Francisko. Pro tio, mi el la mondo estas inter la homoj plej rigardataj de potenculoj.

Jen mi – supera klasano ĉe la gimnazio Cesar Chavez en la suna Misio distrikto de San Francisko, kaj pro tio unu el la plej gvatataj homoj en la mondo.

Mi estas kvara-jara studento ĉe la Mezlernejo Cesar Chavez, en la sunplena Misiono- kvartalo de Sanfrancisko, kaj mi tiel estas inter la plej gvatataj homoj en la mondo.

Mi estas en la lasta jaro de la gimnazio Cezaro Ĉaves en la suna distrikto Misio de San-Francisko, kio igas min unu el la plej gvatataj homoj de la mondo.

Mi estas altnivelulo ĉe la gimnazio Sizar Ŝavez (Cesar Chaves) en la hela distrikto, Miŝon (Mission) en San Francisko kaj pro tio mi estas unu el la plej observadata homoj en la mondo.

Mi estas lernanto en la lasta jaro de la lernejo César Chávez en la sunplena Misia Distrikto de San-Francisko, kaj pro tio mi estas unu el la plej observataj homoj en la mondo.

2

My name is Marcus Yallow, but back when this story starts, I was going by w1n5t0n. Pronounced “Winston.”

Mia nomo estas Marko Jalo, sed kiam ĉi tiu historio komenciĝis, mi uzis la nomon v1n5t0no, elparolata kiel “Vinstono.”

Mia nomo estas Markuso Jalo, sed je la komenco de ĉi tiu rakonto, mi nomiĝis V1n5t0n0. Prononcita “Vinstono”.

Mi nomiĝas Markus Jalo, sed kiam la rakonto komenciĝas, mi portis la nomon v1n5t0n0. Prononcita “Vinstono.”

Mia nomo estas Markuso Jalo, sed tiam, kiam la jena historio komenciĝas, mi estis ankoraŭ konata kiel v1n5t0n0. Elparolata “Vinstono”.

Mia nomo estas Markuso Jalo (Marcus Yallow) sed kiam ĉi-tiu rakonto komenciĝis, mia kromnomo estis ŭ1n5tono, prononcita “Ŭinstono”.

Mia nomo estas Marcus Yallow, sed kiam komenciĝis ĉi tiu rakonto, mi nomiĝis w1n5t0n. Prononcata kiel “Winston”.

3
4

Not pronounced “Double-you-one-enn-five-tee-zero-enn”—unless you’re a clueless disciplinary officer who’s far enough behind the curve that you still call the Internet “the information superhighway.”

Oni ne eldiras ĝin “Vo-unu-no-kvin-to-nulo-no-nulo” – krom se oni estas senscia pun-oficisto kiu ekscias pri novaj aferoj tiel malfrue ke oni ankoraŭ nomas la interreton, la “informa ŝoseego.”

Ne prononcita “vo-unu-no-kvin-to-nul-no-nul” – krom se vi estas stulta disciplina funkciulo sufiĉe sensaĝa, ke vi ankoraŭ nomas la Interreton la “informa ŝoseego”.

Oni ne prononcas ĝin ‘vo-unu-no-kvin-to-nul- no-nul’ – krom se oni estas molamusa disciplinisto kiu estas sufiĉe mallerta kaj malsperta por nek scii kion signifas “mola muso” – nek ke ĝi apartenas al oni.

Ne elparolata “vo-unu-no-kvin-to-nul-no-nul” – krom se vi estas idiota respondeculo pri disciplino kiu estas tiel eksmoda, ke vi ankoraŭ nomas la Interreton “la granda informo-ŝoseo”.

Ne prononcu “ŭo-unu-no-kvin-to-o-no-o” krom se vi estas tia dupa disciplinisto kiu sufiĉe dinosaŭras ke vi ankoraŭ nomas la reton “ekspresvojo de informo”.

Ne prononcata kiel “Vavo-unu-no-kvin-to-nul-no” – escepte se oni estas senkomprena disciplina oficisto, kiu tiel postrestas la progreson, ke li ankoraŭ nomas Interreton “la informa superŝoseo”.

5
6

I know just such a clueless person, and his name is Fred Benson, one of three vice-principals at Cesar Chavez.

Mi konas iun kiu estas tia sensciulo. Li estas Fredo Bensono, unu el la tri vicestroj de liceo Cezaro Ĉavezo.

Mi konas ĝuste tian senspritan homon, kaj lia nomo estas Fredo Bensono, unu el tri viclernejestroj ĉe Cesar Chavez.

Mi ja konas tian molamusulon, kaj li nomiĝas Fred Bensono, unu el tri vicrektoroj ĉe Cesar Chavez.

Mi konas ĝuste tian idioton, kaj lia nomo estas Fred Benson, unu el la tri vic-lernejestroj ĉe Cezaro Ĉaves.

Mi konas precize tia seninforma persono kaj li nomiĝas Fred Bensono, unu el tri vic lernejestroj ĉe Sizar Ĉavez.

Mi konas ĝuste tian senkomprenan homon, kaj lia nomo estas Fred Benson, unu el la tri viclernejestroj de César Chávez.

7

He’s a sucking chest wound of a human being.

Li estas malplaĉega homaĉo.

Mi rigardas lin kiel pus-gutigan ulceron.

Li estas kvazaŭhoma putra pustulo.

Li estas aĉe aĉega aĉulo.

Por karakterizi ĉi tiun senigecan homon, nur pensu pri putra, malferma vundo. Tiel li estas.

Kiel homo li rangas kiel suĉanta brustovundo.

8

But if you’re going to have a jailer, better a clueless one than one who’s really on the ball.

Sed se oni estas malliberulo, plibonas havi gardiston mallertan ol lertan.

Tamen, se oni devas havi karcerestron, prefere stultulo ol lertulo.

Sed se oni devas havi provoson, prefere li estu molamusa anstataŭ atenta.

Sed se vi devas havi prizongardiston, vi prefere havu idioton ol tre lertan ruzulon.

Sed se vi devus havi enkarcerigulon, pli bone ke li estos seninforma ol vere vigla.

Tamen, se oni devas havi provoson, prefere estu senkomprenulo ol lertegulo.

9
10

“Marcus Yallow,” he said over the PA one Friday morning.

“Marko Jalo,” li diris per la interĉambra anoncilo, iun vendredan matenon.

“Markuso Jalo”, li diris tra la lerneja laŭtparolilo iun vendredan matenon.

“Markus Jalo,” li diris pere de la anoncilo unu vendredan matenon.

“Markuso Jalo”, li diris per la laŭtparoliloj iun vendredan matenon.

“Markuso Jalo” li anoncis per aŭd-parol-sistemo.

“Marcus Yallow”, li diris per la laŭtparoliloj unu vendredan matenon.

11

The PA isn’t very good to begin with, and when you combine that with Benson’s habitual mumble, you get something that sounds more like someone struggling to digest a bad burrito than a school announcement.

La anoncilo ne estas tre klara, kaj Bensono kutime parolas malklare, do kiam li parolas per la anoncilo, la rezulto estis malklara sono, kiel la muĝetado de ventro kiu penas digesti malfreŝan viand-bulkon.

La laŭtparolilo jam apenaŭ funkcias, kaj kune kun la kutima murmuraĉo de Bensono, tio rezultas en io, kio pli similas al iu klopodante digesti malbonan buriton ol lerneja anonco.

La anoncilo estas neniookaze tre bona, kaj kiam vi kunigas ĝin kun la kutima murmurado de Bensono, la rezulta sono pli similas ies ventron batalante malbonan buriton ol anonco en lernejo.

La laŭtparoliloj mem ne estas tiel bonaj, kaj se oni al tio aldonas lian kutiman mallaŭtan balbutadon, la rezulto estas pli kvazaŭ iu penus digesti malbonan meksikan manĝaĵon ol lerneja anonco.

La aŭd-parol-sistemo neniam funkciis tre bone kaj kiam oni miksas tion kun la mumurademo de Bensono, la rezulto similas al sono de persono kiu strebas digesti malbonajn fazeolojn anstataŭ dissendi lernejan anoncon.

La soninstalaĵo jam ne estas tre bona, sed kiam oni kombinas ĝin kun la kutima vortglutado de Benson, oni ricevas ion, kio pli sonas kiel ies luktoj digesti malbonan buriton ol lerneja anonco.

12

But human beings are good at picking their names out of audio confusion—it’s a survival trait.

Sed homoj bone povas rimarki siajn nomojn inter malklara bruo – ĝi estas havenda trajto por pluvivi.

Sed homoj bone kapablas distingi siajn nomojn el brua malordo – jen evolua transviva trajto.

Sed homoj bone rekonas siajn proprajn nomojn en sona bruo – estas daŭrigilo.

Sed homoj povas tute facile distingi sian nomon eĉ ene de aŭda tohuvabohuo – kio estas trajto de pluvivado.

Sed homoj lertas pri klaraŭdo de propraj nomoj el galimatio. Estas transvivdonita trajto.

Sed homoj povas bone rekoni la proprajn nomojn en sonkonfuzo – ĝi estas kapablo, kiu kontribuas al transvivado.

13
14

I grabbed my bag and folded my laptop three-quarters shut—I didn’t want to blow my downloads—and got ready for the inevitable.

Mi ektenis mian sakon kaj mi plejparte fermis mian tekokomputilon – mi lasis ĝin kvarone malferma ĉar mi ne volis perdi miajn elŝutitaĵojn.

Mi ekkaptis mian sakon kaj trikvarone faldis mian tekokomputilon – mi ne volis fuŝi miajn elŝutaĵojn – kaj preparis min por la neevitablo.

Mi prenis mian sakon kaj fermis mian tekkomputilon tri-kvarone – mi ne volis disrompi miajn elŝutaĵojn – kaj pretigis min por la neevitebla.

Mi prenis mian sakon kaj ne tute fermis mian tekkomputilon – mi ja ne volis interrompi mian elŝutadon – kaj pretiĝis por tio, kio nepre okazu.

Mi kaptis mian sakon kaj tri-kvarone faldis mian surgenuan komputoron – mi ne volis fuŝperdi miajn elŝutojn – kaj fortigis min kontraŭ la neeviteblo.

Mi kaptis mian sakon kaj fermis mian tekokomputilon je tri kvaronoj – mi ne volis fuŝi miajn elŝutojn – kaj pretiĝis por tio, kio nepre sekvos.

15
16

“Report to the administration office immediately.”

“Venu tuj al la administrejo.”

“Raportu tuj al la administrejo.”

“Tuj prezentu vin en la rektora oficejo.”

“Venigu vin al la administrejo tuj”.

“Prezentu vin al estrara oficejo – tuj”

“Prezentu vin en la administra oficejo, tuj.”