Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Rubrika reveno

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-13

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Post iom da frenezeco, mi revenas finfine al ĉi tiu rubriko. Mi nun estas instruisto de studantoj, kiuj aĝas 12-13 jaroj. Mi ankoraŭ instruas la anglan, ĉefe al studantoj kun lernaj handikapoj. Kiel kutime, mi ankaŭ laboras kun la estraro pri kiel plej bone helpi Esperantujon en Usono. Oni povas legi la protokolojn de niaj monataj kunsidoj ĉe nia retejo, danke al la mirinda Hoss. Krom tiuj kunsidoj per Zoom, ni ankaŭ ofte diskutas aferojn per Slack, por pli efike helpi kaj komunikiĝi. Legu tie, por vidi pri niaj grandaj ideoj (kiuj ne ĉiam rezultas simile grande). Se vi havas iujn ajn ideojn, pri kiel pli bone helpi la movadon en Usono, bv sendi retmesaĝon al ni, aŭ al nia kara rajtprotektanto, ombudsman@esperanto-usa.org.