Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Konservi nian historion

Por nunaj kaj estontaj generacioj

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-10
[figure]

Antaŭ kelkaj monatoj, maljuna novjorka esperantisto, neniam aktiva en la movado sed akumulinta malgrandan kolekton de Esperanto-libroj, kontaktis la oficejon de Universala Esperanto-Asocio en Novjorko. “Mi baldaŭ translokiĝos al asistejo”, li diris, “kaj mi volas liberiĝi je mia libraro. Ĉu vi povas utiligi miajn Esperanto-librojn?”

Ni tuj intervenis. Mi vizitis la malavaran esperantiston kaj trarigardis la kolekton. Raul García, prezidanto de la novjorka Esperanto-societo, aranĝis, ke la tuto estu enpakita kaj sendita al la oficejo de Esperantic Studies Foundation en Norda Karolino. Tie, oni decidis kiuj libroj taŭgas por la kreskanta kolekto de Esperanto-materialo en la biblioteko de la Universitato Princeton, kaj kiuj libroj iru al la Universitato de Masaĉuseco, kiu ankaŭ kolektas materialon por suplementi sian Kolekton Boschen.

Restis iom da materialo netaŭga por tiuj kolektoj, aŭ konsistanta el duoblaĵoj. ESF serĉos hejmon ankaŭ por ili, kaj tenos iom da materialo por uzo de la studantoj de NASK, la someraj Esperanto-kursoj organizataj de ESF.

Pli granda kolekto lastatempe haveblis en meza Usono. ESF intervenis, kaj aranĝis, ke la familianoj de la koncerna forpasinta esperantisto donacu la tuton al la Universitato de Masaĉuseco, kiu nun katalogas ĝin kaj disponigas ĝin al esplorantoj kaj al la publiko.

Malgranda kolekto de manuskripta materialo, grava ĉar rilata al Esperanto-leksikografio, posedaĵo de forpasinta esperantisto, estis donacita, post interveno de ESF, al Princeton.

Tute lastatempe, la familio de ĵus forpasinta esperantisto kiu estis aktiva en la lastaj jaroj de la usona Esperanto-organizo EANA, kontaktis la novjorkan oficejon de UEA kun simila demando. Kion fari pri la libroj, manuskriptoj kaj komputilaj dosieroj? ESF ilin pritaksos kaj distribuos al taŭgaj ricevantoj.

Esperantic Studies Foundation havas tri ĉefajn prioritatojn nuntempe: Esplorado, Edukado, Konservado. Ĉi-lasta celas trovi kaj konservi postlasitajn kolektojn, protokolojn de lokaj kluboj, korespondaĵojn, librojn. Feliĉe, Princeton antaŭ kelkaj jaroj faris decidon kreskigi sian kolekton de materialoj pri planlingvoj – interalie sub la influo de entute tri profesoroj ĉe Princeton kiuj faras esplorojn kiuj rilatas al tiu temo. Kiam, antaŭ pluraj jaroj, mortis la konata esperantisto Allan Boschen, li postlasis sian bibliotekon al la Universitato de Masaĉuseco, kiu nun pliampleksigas ĝin por formi kolekton kiu ilustru la socian historion de Usono en la dudeka jarcento pere de la socia movado kiu nomiĝas la Esperanto-movado. La arkivo de la iama ELNA, nun Esperanto-USA, estas lokita en Amherst, ĉe la universitata biblioteko.

ESF ne nur helpas financi tiun ĉi agadon, sed ankaŭ subvencias esploradon – bedaŭrinde nunmomente en paŭzo pro la pandemio.

Se vi scias pri kolektoj nekonataj aŭ endanĝerigataj, bonvolu nepre kontakti ESF, pere de ĝia prezidanto Humphrey Tonkin tonkin ĉe hartford.edu aŭ ĝia ĉefdirektoro Chuck Mays chuck.mays ĉe esperantic.org. Kaj se vi volas finance helpi la laboron de ESF por Konservado, iru al ties retejo. Dankon!