Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Alvoko al instruistoj de Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-01
[figure]

Ĉu vi instruas Esperanton? Bonvolu registri vian kurson en la reta Kursejo de edukado.net. Ĝi estas la oficiala loko, kie ILEI kaj UEA esperas vidi la situacion de instruado de Esperanto tra la tuta mondo. La informoj helpas en informado pri Esperanto kaj montras, ke la Internacia Lingvo estas instruata en multaj lokoj.

Tiuj informoj gravas al ĉiuj, kiuj pledas por enkonduko de Esperanto en lernejoj. Necesos nur kvin kvin minutoj por registri vian kurson, kaj sekve por ankaŭ ebligi internaciajn rilatojn inter lernejoj.