Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Alvoko al la 43-a Esperantologia Konferenco

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-27
[figure]

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2021, sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita. La temo rekte rilatas al la nuna situacio de la mondo – t.e., virtualaj versioj de la Universala Kongreso, Esperanto-renkontiĝoj kiuj pli ofte okazas interrete, juna esperantistaro kiu plifortiĝas pro retaj lingvo-kursoj kaj, pli grave, lingvo-uzado kiu ŝanĝiĝas pro la fakto, ke distanco ne same gravas kiam temas pri ne vid-al-vida komunikado.

La konferenco okazos en tri partoj: la unua konsistos el dudek-minutaj prezentoj pri referaĵoj ĉirkaŭ la konferenca temo. La dua parto temos pri mallongaj, tri-minutaj prezentoj, surbaze de unu bildo, pri esploroj rilataj al la ĉefa temo aŭ pri Esperantologio pli ĝenerale. La tria parto enhavos rondan tablon, malferman al la partopreno de ĉiuj ĉeestantoj, pri lingvo-uzado, aktivado kaj esplorado dum la koronvirusa pandemio.

Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn pri referaĵoj (por la unua parto de la konferenco) kaj/aŭ mallongajn prezentojn (por la dua parto). La proponoj – enhavantaj inter 150 kaj 200 vortoj – estu sendataj kep baldaŭ al guilhermefians@gmail.com kaj oraola@gmail.com. La proponantoj indiku ĉu ili emas prezenti nur ĉeeste, nur virtuale aŭ en ambaŭ okazoj.

La limdato por la proponoj estas la 30-a de Aprilo.