Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Antologia skizo de la persa literaturo

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-27
[figure]

La Eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, en Konsulta Partnereco kun Unesko, pliriĉiĝis per nova titolo, Antologia skizo de la persa literaturo, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo Impeto en Moskvo, paperforme kaj elektronike (senpaga elŝuto).

Ĝi konsistas el prozspecimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj kaj poemspecimenoj de 24 poetoj. Redaktis Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kaj provlegis Rob Moerbeek. La antaŭparolon verkis A. Giridhar Rao. La ĉefa enhavo estas grandparte traduko de Said Baluĉi el parto de originala antologio en la persa. Tiu numero de la eldonserio estas aparte grava pro tio, ke je la unua fojo en ĝi aperas antologio de persa literaturo.

La PDF-versio de la libro estas tute libere kaj senpage elŝutebla. La papera versio baldaŭ troveblos en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, i.a. en la libroservo de UEA.