Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Forpasis Alberta Casey

[figure]

Alberta Casey forpasis la 11-an de Decembro, 2020, en La Jolla. Ŝi havis 102 jarojn.

Alberta Kathryn Seabold naskiĝis la 20-an de Novembro, 1918 en Sankta Luiso (Misurio). Ŝi estis la plej juna inter tri fratinoj, el kiuj la unua (Miriam) fariĝis dancistino kaj la dua fariĝis loka politika aktivisto. En 1929 Alberta vizitis Kalifornion kun sia patrino kaj ensorĉiĝis pri La Jolla (la-HOJ-ja), malgranda apudmara vilaĝo kie infanoj kiaj ŝi povis rajdi ĉevalojn eĉ en la ĉefaj stratoj.

Jam de sia infanaĝo Alberta deziris fariĝi muzikisto, eklernante violonon, kiun ŝi plustudis ĉe Akademio de la Sankta Koro (Sacred Heart Visitation Academy), katolika gimnazio por knabinoj, poste ĉe la Instituto de Muziko de Sankta Luiso (St. Louis Institute of Music). En 1940 ŝi ludis kun la Virina Simfonio de Sankta Luiso.

En 1941 ŝi edziniĝis al juna advokato David S. Casey, kaj baldaŭ venis al ili filineto Julia.

La familieto translokiĝis al Sandiego en 1947, kie David starigis sian propran advokatan firmaon, kaj en 1949 ili bonvenigis duan infanon, David Jr., kaj ekloĝis en La Jolla. La Jolla tiam ne plu estis la “vilaĝo” kiu tiel logis Albertan en 1929, tamen ĝi restis logega por ŝi kaj ŝi vigle partoprenis en lokaj kulturaj agadoj. Ŝi dividis siajn tagojn inter la du infanoj, la violono, tenisludado kaj skiado; kaj ŝi komencis serioze pentri. Kun grupo de pentristaj amikinoj (the Market Street Group) ŝi eĉ prezentis ekspozicion en Parizo en 1994.

[figure]
Desegnaĵo de Ludoviko Zamenhof fare de Alberta Casey.

Taksante sin ĉiel artisto, Alberta kiel eble subtenis lokajn teatrajn grupojn (kvankam ŝi verŝajne neniam mem aktoris) kaj fariĝis studentino en 1952 en la tute nova Kolegio por Virinoj de San Diego (San Diego College of Women), kie ŝi fondis klubon por eksstudentoj de sia antaŭa gimnazio. En 1972 la kolegio unuiĝis kun jezuita kolegio por viroj sub la nova nomo Universitato de San Diego (USD). Gravis por Alberta, ke USD inkluzivas unu el la plej elstaraj kolegioj pri juro en la regiono (de kie, cetere, diplomiĝis ŝia filo David). Ĝis la fino de sia vivo, Alberta restis vigla subtenanto de USD, kie ŝi kreis stipendion por diplomatinoj kiuj decidas daǔrigi siajn studojn en la jura kolegio.

Ekesperantistiĝinte en 1971 kiam ŝi unuafoje aŭdis nian lingvon dum vizito en Londono, Alberta baldaŭ aktivis en usonaj kaj internaciaj Esperantaj rondoj kaj fariĝis delegito pri katolikismo en La Jolla. Antaŭvideble, ŝi pentris kaj desegnis Zamenhofon, kaj en Esperantaj eventoj ŝi ofte kantis tradukojn de siaj plej ŝatataj kantoj. Ŝi eĉ produktis diskojn: Alberta Casey Kantas Esperante: Al Vi de Mi kaj San Diego Vokas, ambaŭ poste haveblaj ankaŭ en kaseda formato.

Alberta certe havis siajn proprajn preferojn, sed samtempe ŝi restis ĉiam tolerema; tute ne ĝenis ŝin tio ke aliaj ankaŭ siajn proprajn preferojn havis. (Ekzemple, ŝia filo fariĝis gravulo en lokaj rondoj de la Demokrata partio, dum ŝi restis tutvive lojala al la partio Respublikana.)

Alberta mankos al ni; ŝiaj konstanteco, entuziasmo, optimismo, kaj afableco amigis ĉiujn.