Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Nova informilo de Esperanto por UN

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-10
[figure]

Aperis informilo n-ro 50 (jan-feb 2021) de Esperanto por UN; ĝi haveblas rete en Esperanto kaj la angla lingvo. Resumo de la enhavo:

  • UEA markis cent jarojn da kunlaboro kun internaciaj organizoj en Decembro 2020

  • La informilo atingis sian kvindekan numeron

  • Rezolucio alvokas al pli da multflankismo kaj atento al lingva politiko en UN

  • La Konferenco de Ne-registaraj Organizoj emfazis la bezonon de pli bonaj rilatoj kun NROj dum la pandemio

  • UN-Tago 2020: “La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed nesufiĉe pli bona.”