Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Por sobrigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-01

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]
Foto de la senkonscia ŝtelisto, kiun Sullivan afiŝis en Facebook.

Collin Sullivan kreskigas kanabon ĉe sia domo en Nov-Brunsviko, Kanado, kaj en Septembro li trovis ŝteliston en sia ĝardeno. Ĉiutage li observis etan muson kiu kaŝe eniris, manĝis kelkajn branĉetojn de la plantoj, kaj post nelonge perdis konscion meze de la folioj.

“Mankas al ĝi orelo, do eble ĝi bezonas medikamenton por konsoli sin”, afiŝis Sullivan en Facebook, “tamen mi opinias, ke jam estas tempo interveni.” Li transloĝigis la muson al kaĝo, kie ĝi nun ricevas nur unu mezgrandan folion tage. “Nia eta drogemulo travivis kelkajn malfacilajn tagojn”, raportas Sullivan, “kaj malgraŭ iom da stomakdoloro kaj ege forta sopiro manĝi ĉipsojn, mi opinias, ke li plene resaniĝos.” [de Daily Mail, 2020-09-10]

ĉips/oj
Maldikaj pecoj de terpomoj, frititaj kaj ofte salitaj.
drog/o
Dependiga substanco, ekz. alkoholo, tabako.
kanab/o
Alta herbo (latine, Cannabis) kiun oni ofte kreskigas kiel kuracilon aŭ drogon.