Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Haroj ne donas, kion stomako bezonas

Lasta ĝisdatigo: 2020-12-30

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

Kuracistoj operaciis 17-jaran knabinon en Bokaro, Barato, por forpreni sep-kilograman amason da haroj el ŝia stomako post jaroj da har-maĉado. Teamo de kuracistoj unue pensis, ke la bulo estas tumoro, sed post seshora operacio ili malkovris, ke ĝi konsistas el haroj. [de Metro News UK, 2020-09-07]

tumor/o
Malsaneca ĉelaro, kiu kreskas en vivulo.