Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Planedo

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-04

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.

Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Kiam alimondanoj trovis planedon en ĵus malkovrita planedsistemo, ili kromnomis ĝin La ruĝa planedo. En sia raporto al la interstela komandejo, ili skribis: “La planedo ŝajnas kiel bruligita ŝtono, kvazaŭ vivo estintus iam tie, sed ne plu. Laŭkalkule, la planedo estas la kvara de tiu sistemo.”

Oni trovis ankaŭ iun malnovan skribaĵon: estis la sola tiaspeca trovitaĵo kaj enhavis frazerojn, ĉefe nekompreneblajn krom verso, kiu tekstis: malam’ kontraŭ unu la aliaj mortigos vin.

Leginte la raporton, respondeculoj en la komandejo atingis la finan paĝon kaj rimarkis piednoteton: “Korektendaĵo: estis mezuraderaro. La ruinigita planedo ne estas la kvara, sed la tria …”