Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

UK 2021 en Belfasto

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-03
[figure]

La 106-a Universala Kongreso (UK), kiu okazos en Belfasto, Nord-Irlando, de la 17-a ĝis la 24-a de Julio 2021, havos kiel temon Paco kaj konfido: universalaj valoroj. Surbaze de la UN-temo por 2021, deklarita la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, la kongresa temo ligiĝas al la specifaj realoj de la kongreslando, tiel ke la Esperanto-komunumo povos pridiskuti la universalecon de tiuj valoroj kaj la kontribuon de Esperanto al reciproka interkompreno, kio mem troviĝas ĉe la bazo de paco kaj ajna konfido.

La temo ankaŭ respegulas la UK-emblemon, kiu prezentas signifohavan skulptaĵon ekde 2007 starantan en la malgranda Thanksgiving Square de Belfasto. Per ĝi la skulptisto Andy Scott esprimis koncepton de Myrtle Smyth, kiu siavice mem inspiriĝis de alia multe pli granda Thanksgiving Square en Dalaso (Teksaso, Usono). Post la jaroj de konflikto en Nord-Irlando, S-ino Smyth kredis, ke simile devus esti spaco en Belfasto, kie oni povus festi dankadon, pacon kaj esperon pri la estonteco, de kio do venis la placo sur kiu staras la skulptaĵo de Scott. Belfastanoj donas al tiu virinoforma skulptaĵo multajn nomojn: ŝi nomiĝas Virino de Dankado, Simbolo de Espero, Belulino sur la Globo, Virino de la rivero Lagano ktp. La virino levas la ringon de dankado, staranta apud la rivero Lagano, ne malproksime de la centro de la urbo. La surlokaj esperantistoj diras, ke la simbolo estas bela, moderna, vigla, impona, kiu de sia koncepto ligiĝas al la afero de espero.

Smyth mem laboris kiel pioniro de paco en Irlando. Ŝi multegon atingis, vivante por konstati grandparte la venkon de la propraj idealoj, kun firma kredo, ke per persisto la amo nepre venkas ĉian perfortemon. La universitato Principia, en kiu laboras UEA-Prezidanto Duncan Charters, speciale invitis ŝin tiam, kiam ŝi faris prelegvojaĝon en Usono. Universitatanoj aŭskultis ŝin ravitaj, ĉar dum pli ol du horoj ŝi regalis ĉiujn per preskaŭ nekredeblaj rakontoj pri venkoj kontraŭ malamo, per kuraĝa paciga laboro en la plej danĝeraj cirkonstancoj. Pri tio honore prelegis la prezidanto de UEA ferme de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). La prelego re-spekteblas en YouTube, kaj per ĝi eblas konatiĝi kun la verko de Smith kaj la tuta historio pri ŝia idearo. “Myrtle Smyth estas la plej inspira persono, kiun mi iam aŭskultis aŭ renkontis kaj tiu historio por mi estas parto de la kialo kongresi en Belfasto”, diras Charters.

Aliĝu al la 106-a UK por ne maltrafi la plej favoran aliĝperiodon. Jam 107 homoj el 31 landoj aliĝis. Same kiel por la 105-a UK, la aliĝilo proponas subtenon al karbonkompensaj agadoj per donaco al la nova fondaĵo Klimato CO2. Por kuraĝigi kaj doni sekurecon al esperantistoj, konsiderante la necertecon kaǔzitan de la pandemio de KOVIM-19, la Estraro de UEA aprobis, ke ĉiuj aliĝintoj rajtos rericevi sian kongreskotizon minus 15 EUR (pro administraj kostoj), se la UK ne povos okazi ĉeeste. Ĉiel ajn UEA planas okazigi la belfastan kongreson kiel hibridan aferon, nome kun Virtuala Kongreso lige kun la ĉeesta. Pri tio baldaǔ aperos pliaj informoj.