Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Sen timo de Kajto

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-02

Ankie & Nanne de la nederlanda muzikgrupo Kajto sendis la jenan anoncon.

[figure]

Dum la pasinta periodo ni multe laboris por fari kant-videon. Sen Timo estus nia kontribuo al la Festivalo por la Paco de UNESKO. La festivalo ne okazis.

Tamen ni faris la kant-videon kaj publikigis ĝin en YouTube. Ni esperas ke ĝi plaĉas al vi. Multaj gast-muzikistoj helpis nin.
Aŭskultu, rigardu, pripensu, ĝoju …