Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Esperantologio inaŭguras novan serion

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-03
[figure]

Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto – kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon en Esperanto aŭ en angla lingvo, sed estas principe malfermita al materialo ankaŭ en aliaj lingvoj.

Numero 9 (1) ĵus aperis, kaj jam estas mendebla ĉe la eldonejo Mondial kaj ĉe la Libroservo de UEA. Redaktita de Humphrey Tonkin kaj Orlando Raola, ĝi enhavas ĉefe referaĵojn prezentitajn en antaŭaj Esperantologiaj Konferencoj. La plena teksto de tiu ĉi numero estos baldaŭ disponebla ankaŭ en la retejo de ESF.

Esperantologio / Esperanto Studies celas iĝi loko kie esploristoj havu okazon prezenti siajn verkojn kaj ricevi konsilojn kaj sugestojn de nia rondo, en amikeca etoso, dum ni ankaŭ plimultigas fakajn materialojn kaj sciojn pri Esperantologio. Manuskriptojn kaj demandojn oni sendu al tonkin ĉe hartford punkto eduguilhermefians ĉe gmail punkto com.