Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Reviviga projekto de la Virtuala Kongreso

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-03
[figure]

Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la programriĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun unikan sperton, UEA lanĉis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la YouTube-kanalo UEAviva. Jam de du monatoj, iom post iom oni enretigas la programerojn okazintajn dum VK-semajno (1-8 de Aŭgusto) ĉiutage.

Ekzistas listo kaj tabelo de ĉiuj programeroj. La diversaj programeroj estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple Kongresa temo, sciencaj programeroj, distraj, kulturaj, ekskursoj, prelegoj, ktp.

Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj spektaĵoj de la kerna VK-programo. Entute estas 99 programeroj, el kiuj pli ol 70 estas jam alŝutitaj.