Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Pli da okuloj, pli da certeco

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-20

Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

En Bocvano, oni permesas al bovoj vagi kaj manĝi dum la tago, kaj leonoj ofte atakas ilin. Sciencistoj el Aŭstralio elpensis solvon, kiu permesas al la bovoj vivi en paco. Leonoj preferas resti nerimarkitaj dum ili ĉasas, do la sciencistoj trovis manieron ŝajnigi, ke la bovoj ĉiam rigardas ilin. “Ni farbis okulojn sur la postaĵoj de la bovoj”, ili klarigis. “Kaj dum kvar jaroj, neniuj el la bovoj kun falsaj okuloj mortis pro leonatako.” Vilaĝestroj kaj lokaj bienistoj “volas, ke ni revenu kaj farbu okulojn sur pli da bovaj postaĵoj”, ili diris. [de NPR, 2020-08-23]