Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Kie fajro troviĝas, tie Bud Light leviĝas

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-20

Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

Dum multaj familioj en Kalifornio fuĝis la fajrojn, kiuj forbrulis grandajn partojn de la ŝtato, viro en Vacaville decidis resti hejme kaj provi savi sian domon. Li pretigis hoson por ŝpruci akvon, sed kiam la elektro ĉesis flui, ĉesis ankaŭ la akvo. Do kiam lia domo ekbrulis, li turnis sin al la sola likvo havebla: biero. Skuante ladskatolojn de Bud Light, li sukcese batalis la fajron ĝis fajrobrigadistoj povis alveni. “Miaj amikoj mokas min pro mia akveca biero”, li diris. “Mi respondas: ‘Nu, ĝi savis mian domon.’” [de KCRA, 2020-08-21]

hos/o
Fleksebla tubo, ekzemple el kaŭĉuko.
brigad/o
Organizita grupo de laboristoj aŭ soldatoj, kune laborantaj sub unu ĉefo.