Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

(Tro)amata ĉevaleto

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-20

Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

En Jacksboro, Tenesio, policanoj arestis 47-jaraĝan virinon pro publika ebrio. Ili trovis ŝin parte nuda kun du ĉevaletoj en la malantaŭa korto de privata domo.

Laŭ la domposedanto, ŝi unue manĝis herbojn kaj teron en la ĉevalejo, kaj poste ŝi maĉis la kolharojn de unu el la ĉevaloj. La policanoj demandis al ŝi, kie estas ŝia ĉemizo, sed ŝi eĉ ne sciis, ke ĝi mankas.

“La kolharoj de la ĉevalo estas faritaj el dolĉaĵoj!” klarigis la virino. Ŝi cetere konfesis, ke ŝi uzis drogojn la antaŭan tagon. [de WLAF, 2020-09-08]

arest/i
Kapti por malliberigi aŭ por submeti al juĝado.
drog/o
Dependiga substanco, ekz. alkoholo, tabako.