Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Fiŝo ne iras, sed TikTok-o ĝin tiras

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-20

Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]
Wise naĝas en la akvario.

En malfrua Junio, uzanto Kevin Wise de la interreta servo TikTok senpermese naĝis en akvario ĉe la vendejo Bass Pro Shops en Bossier, Luisiano. “Mi promesis al miaj abonantoj ke, se mi ricevos 2000 ‘ŝatojn’, mi saltos en la akvarion”, li poste klarigis. “Nu, mi ricevis multe pli ol tiom, kaj mi ne volis esti mensoganto.”

Kliento Treasure McGraw filmis Wise-on dum li naĝadis en la akvario, kaj poste dum li elgrimpis, tute malseka, kaj kuris tra la vendejo. “Ni aŭdis laŭtan plaŭdon, kaj mi pensis, ke temas pri unu el la fiŝoj”, diris McGraw.

Komence, la estroj de la vendejo ne emis procesi kontraŭ Wise, sed poste ili sendis al la polico oficialan plendon. Pro liaj agoj, ili diris, oni devis tute malplenigi la 50000-litran akvarion kaj purigi ĝin.

Wise konsilas, ke oni ne imitu lin. “Ne faru senpripensajn stultaĵojn, kiel mi faras”, li avertis. [de KSLA, 2020-06-26]

akvari/o
Granda akvujo por fiŝoj.
plaŭd/i
Eligi frapan bruon, kiel faras plata objekto batante akvon.