Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

La mistera viro

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-10
[figure]

Unu tagon en Novjorko …

Viro portanta eŭrop-stilan kompleton kaj maldikan liphararon supreniris ŝtuparon de malnova apartamentaro ĝis li atingis la duan etaĝon. Tie li esploris koridoron flankitan de pordoj, ĝis li trovis pordon, tra kiu li povis aŭdi violonmuzikon. Sur la pordo li vidis ŝildon:

2A

ĤOROVICO

La viro frapis je la pordo dufoje, paŭzis, kaj frapis trifoje plu. La muziko ĉesis, kaj post momento malfermis la pordon maljuna, kalva viro. En la maldekstra mano li portis violonon, kaj en la alia estis arĉo.

“Jes?” demandis la maljunulo. “Ĉu mi povas helpi vin?”

La mistera viro klinis sin al la maljunulo kaj flustris: “La blua ŝuo flugos al Peruo.”

La maljunulo aspektis konfuzite. “Kio?”

“La … blua … ŝuo … flugos … al … Peruo”, ripetis la viro malrapide kaj iom pli laŭte.

La vizaĝo de la maljunulo montris koleron. “La blua ŝuo flugos al Peruo?” li mokis. “Kia volapukaĵo estas tio? Kial vi misuzas mian tempon?” Sed subite lia mieno ŝanĝiĝis de kolera al komprena. “Hoooooo!” li diris. “Pardonon, sed vi eraras. Mi estas la violoninstruisto Ĥorovico. Vi serĉas la spionon Ĥorovico. Kvara etaĝo.”