Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Kvar monatoj en Brazilo

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-03
[figure]
Antonio kaj Stefano

Mi ĵus revenis de San-Paŭlo, Brazilo. Mi neniam atendis pasigi tiom da tempo tie. Sed nun estas tre stranga afero, esti hejme en Usono. Mi vekiĝas pensante, ke mi estas ankoraŭ tie. Mia koro, animo, kaj menso estas en alia lando. Kia stranga sento!

Mi renkontis mian edzon Antonio en Novjorko somere de 2018. Poste mi flugis al Eŭropo por vojaĝi en Francujo kaj Hispanujo (mi instruas la francan kaj hispanan). Kiam mi revenis, mi deziris, ke ni edziĝu. Por li la ideo estis iom amuza, ĉar li venas de pli spontana kulturo, en kiu oni estas aŭ kune aŭ ne; ne necesas “deklari” ion oficiale. En Decembro de tiu jaro ni edziĝis.

Mi scias, ke tio ŝajnas tre rapida. Sed li estis ironta por loĝi en Eŭropo (li havas ankaŭ pasporton de Italujo), kaj mi ne tre fidis la novan rajton pri gejedziĝo en Usono, nek la tiaman sanon de Ruth Bader Ginsberg. Ni pensis ke, se ni volos esti kune en la estonteco … jam estas tempo por agi. Do ni edziĝis kaj komencis la klopodon akiri la faman “verdan karton” por mia nova partnero.

La procedo akiri vizon estas longa kaj malfacila! Mi vere kredas, ke oni devos ami iun multe por fari tion! Finfine la peto estis akceptita, kaj Antonio ricevis daton por intervjuo: Aprilo de 2020. Tiam li loĝis en Toronto (li devis eliri el Brazilo dum la lasta parto de la procedo), kaj li revenis al Brazilo por viziti sian familion kaj amikojn, kaj intervjuiĝi en la usona konsulejo en Rio-de-Ĵanejro.

Mi estis en Roĉestro, Nov-Jorkio, kie mi instruas lingvojn ĉe supera lernejo. Kiam finiĝis la semestro en Majo mi flugis al Brazilo, sed iri tien estis tre malfacile, ĉar la mondo jam fermiĝis pro koronviruso. Mi devis porti kaj montri multajn dokumentojn por pravigi la viziton. Mi volis esti kun li dum ni atendis la malfermon de la konsulejo. Mi iris sen scii, kiom longa estos mia foriro. Eble kelkajn semajnojn? Du monatojn? Pli?

Kiam mi alvenis, mi telefonis al la konsulejo kelkajn fojojn, sed neniu povis diri al ni ion ajn. Neniu helpis nin, do ni decidis atendi kaj esperi. Doni al ni intervjuon devintus esti tre facila. Dum mia tempo en la plej granda urbo de Brazilo, mi vidis la landon malfermiĝi, iom post iom, kaj la vivo rekomenciĝis pli-malpli normale. Laŭ mi estus tre facile por la konsulejo fari intervjuojn, aparte ĉar mi aŭdis, ke oni sekure apartigas vizitantojn kaj oficistojn per dikaj vitroj.

Estas multaj rimarkindaj kulturaj diferencoj inter Usono kaj Brazilo. La brazilanoj kutime salutas amikojn kaj familianojn per kisoj kaj brakumoj. Sed kompreneble ne eblas fari tion dum la pandemio. La vivmaniero rilate al koronviruso estas pli modera ol tiu de usonanoj. Brazilo elektis ne fermi ĉion, kiel faris la eŭropanoj, sed ankoraŭ ne riskis la vivojn de multaj homoj (aŭ malpli ol Usono). La vendejoj estis fermitaj dum kelkaj monatoj, sed dum mia tempo tie ili malfermiĝis iom post iom. La homoj respektis la leĝon porti maskojn en publikaj lokoj, kaj ili konsentis esti kontrolitaj por alta temperaturo antaŭ ol eniri vendejojn, restoraciojn, ktp.

Dum Aŭgusto kaj Septembro la vivo pli-malpli revenis al la normaleco. Mi opinias, ke tio estis dank’ al la respondo de la brazilanoj. Kaj mi devas diri, ke la milda klimato helpas. Oni ne devas resti en fermitaj konstruaĵoj dum monatoj. La vintro en Brazilo estas nur tiel malvarma kiel aŭtuna tago en mia urbo. Kiam mi foriris frue en Oktobro, preskaŭ ĉio estis normala. La muzeoj estis malfermitaj, kaj mi supozas, ke la kinejoj kaj teatroj baldaŭ sekvis. Oni sukcesis “platigi la kurbon” sen tro damaĝi la ekonomion kaj kvaliton de la vivo.

Alia afero, kiu helpas, estas, ke Brazilo promesas san-asekuron al siaj civitanoj. Laŭ mia edzo, la publika sistemo ne estas tre bona, sed la minimuma asekuro ja helpas iomete. Eĉ se ĝi ne estas tiel bona kiel la privata asekuro, kiun la mezklasanoj kaj riĉuloj povas aĉeti, ĝi helpas defendi kontraŭ la plej gravaj rezultoj de la malsano.

Brazilo estas ankaŭ multkultura lando. Homoj estas, malgraŭ siaj problemoj, afablaj kaj feliĉaj. Mi trovas ilin ĝentilaj kaj trankvilaj. Estas homoj de ĉiu koloro, kaj mi neniam antaŭe vidis tiom da diverseco en la sama loko. Oni ofte vidas homojn, kiuj devenas de Azio, Afriko, aŭ Eŭropo. Interese, mi neniam antaŭe vidis tiom da rufuloj, kiom mi vidis en Brazilo. Kiam oni pensas pri sudamerika lando, eble oni ne pensas pri tio … sed ĝi estas tre kutima afero. Dum la someraj manifestacioj kontraŭ rasismo en Usono, simila movado okazis en Brazilo. Mi opinias, ke brazilanoj kredas, ke ili havas pli malgrandan problemon pri tiuj aferoj ol ni.

Grava problemo en Brazilo estas korupto, kaj estas preskaŭ ŝerco, ke ĉiuj membroj de la brazila registaro estas koruptitaj. Same kiel en multaj landoj, ofte okazas surstrataj manifestacioj kontraŭ la registaro. Antonio ofte diras al mi, ke la demokratio estas forta en lia lando, krom la nuntempa prezidanto, ĉar la Supera Kortumo helpas limigi la misuzon de politika povo. Mi ne certas. Estis milita diktatoreco dum multaj jaroj, kaj laŭ mi estas malfacile imagi, ke multaj homoj volas reiri al tiu sistemo. Sed estas ankaŭ kreskanta faŝisma movado en Brazilo. Multaj homoj pensas, ke la brazila prezidanto sekvas ekzemplon de la usona. Oni ĉiam demandis al mi, “Kio okazas en Usono? Por ni, vi estis modelo de demokratio …”

Mi tre ŝatis ankaŭ la manĝaĵon! La pão de queijo (fromaĝa pano), farofa (krom-plado de rostita maiza faruno), paçoquinha (arakidaj dolĉaĵoj), kaj fruktoj kaj legomoj … ĉio estis freŝa kaj bongusta. Malgraŭ tio, ke mi kuris ĉiutage, mi dikiĝis dum la kvar monatoj! Ni pasis tempon en la domo de la patrino de Antonio, kaj la manĝaĵoj, kiujn ŝi kuiris kun freŝaj ingrediencoj rekte de bieno, estis tre bongustaj.

Nu, mi estas nun denove en Roĉestro. Mi flugis hejmen ĉar mi volas voĉdoni, mi ŝatas la aŭtunon, kaj mi volas vidi amikojn, mian familion, kaj mian katon. Estas ankaŭ pli facile por mi instrui studentojn rete de mia apartamento en Usono. Mi estas malfeliĉa ĉar mi devas resti hejme dum du semajnoj pro kvaranteno … malagrabla afero por ekstravertita homo, kiel mi! Kaj mia edzo ankoraŭ restas en Brazilo. Tamen mi estas tre bonŝanca, kaj mi volas esti optimisma pri la estonteco, ĉar mi scias, ke multaj homoj troviĝas en pli malbona situacio ol mi. Kaj vivi en Brazilo dum kvar monatoj estis granda aventuro, pro kiu mi spertis multajn belegajn aferojn!