Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Virtuala NOREK

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-17
[figure]
Ekrankopio de la prelego de Jordon Kalilich.

Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) estas ĉiujara renkontiĝo kuntiranta esperantistojn plejparte el nordokcidenta Usono kaj okcidenta Kanado. Ekde 1981 ĝi okazis en aŭ Usono aŭ Kanado. En lastaj jaroj la seatla grupo organizis ĝin unu jaron, la viktoria grupo la sekvan jaron. Ĉi-jare mi volontulis organizi NOREK-on. Lastan Decembron mi rezervis ĉambron en jaĥta klubo por la septembra evento. Kiam la pandemio detruis tiun planon, ni decidis fari ĝin per Zumo, dum nur tri horoj anstataŭ du tagoj.

Mi reklamis ĝin nur al grupoj en la nordokcidenta regiono, ne en Radaro aŭ Eventa Servo aŭ EUSA, ĉar mi volis konservi la intiman etoson de nia kongreso. En la fino, 25 homoj partoprenis, proksimume samnombre kiel en ordinara jaro. Mia edzo Les traktis la teknikajn aspektojn. Ekzemple, du parolantoj volis registri siajn prelegojn, kaj kelkaj ne volis zorgi pri siaj fotoj kaj bildoj sur ekranoj dum ili parolis, do ni faris tion por ili. Dum la paroladoj ni mutigis ĉiujn krom la parolanto, kaj ili malmutigis sin por postaj demandoj. Ni profitis de la “spotlight” kapablo en Zumo por konservi la fokuson sur la preleganto.

Kvin prelegantoj bonege paroladis, dum po 15 ĝis 30 minutoj: Jordon Kalilich, Nick Woods, Shahin McKinnie, Lottie Ericson, kaj Ray Redd. Dum la ĉiuhoraj dek-minutaj paŭzoj Nathan McCartney bele ludis gitaron kaj kantis. Ni komencis per sinprezento de ĉiuj. Unu programero konsistis el kvar ludoj: dudek demandoj, Tabuo, Divenu la Zamenhofan proverbon, kaj krucvortaj enigmoj. La lasta ludo devenas de mia kolekto de anglaj krucvortenigmaj respondoj pli facile elpenseblaj se oni scipovas Esperanton. Ekzemple: Creature known scientifically as Bufo bufo (4 letters)Kobold (3 letters). La lasta programero estis prezento de personaj kolektoj: malnovaj monbiletoj, specialaj t-ĉemizoj, pluŝursoj, ostoj, ktp.

Mi esperas ke venontjare ni povos renkontiĝi tradicie, sed – se ne eblos – ni almenaŭ scias ke virtuala kunsido bone funkcios por NOREK.