Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Regionaj kunordigantoj

Lasta ĝisdatigo: 2020-10-15

Fred estas unu el la Direktoroj de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe f3meyer at gmail dot com.

[figure]

La listo de Regionaj Kunordigantoj/Helpantoj nun estas kompleta. Ni aldonis du novajn Kunordigantojn. Tiu listo nun inkluzivas Jeremy Genovese por la Grand-Laga Regiono kaj Chris Johnson por la Mez-Atlantika Regiono. Bill Harris, la Direktoro de la Centra Oficejo, ne plu funkcias kiel dumtempa Kunordiganto. Do la kompleta listo nun estas:

Regiono Nomo
Grandaj Lagoj Jeremy Genovese
Mez-Atlantiko Chris Johnson
Meza Peggy Dolter
Meza nordo Joan Philips
Nordoriento Jaclyn (Janjo) Pacejo
Nordokcidento Wally du Temple
Okcidento kaj Pacifika Maro John Dumas
Sudo Fred Meyer III
Sudoriento kaj Kariba Maro Brandon Sowers
Sudokcidento Nicole Wing

La plej aktualan liston, kun kontaktadresoj, oni povas ĉiam trovi en nia retejo, ĉe Pri ni > Kontakti nin.

Mi devas danki antaŭan Kunordiganton Murray Merner pro lia helpo trovi la du novajn Kunordigantojn. Chris kaj Jeremy ankaŭ estas dankindaj pro sia volontulemo.

La Regionaj Kunordigantoj virtuale kunvenis en la fino de Aŭgusto kune kun kelkaj agemaj gastoj. Ni diskutis lastatempajn agadojn. Estis raporto pri nova juna loka kontakto en la Centra Regiono. Ni diskutis uzon de Radaro kaj Eventa Servo por anonci kunvenojn de lokaj grupoj. Kelkaj diskutis pligrandigon de la invita listo por virtualaj kunvenoj de lokaj grupoj.

Ni diskutis la dokumenton pri lokaj grupoj, kiu bezonas pli da ellaborado. Kelkaj volontulis helpi pri tio. Tiu diskuto branĉiĝis en aliajn direktojn: kiel trovi lokajn kontaktojn, kiel stimuli lokajn kontaktojn organizi lokajn grupojn, kiel trovi kaj subteni grupojn ĉe universitatoj, kiel reteni lokajn grupanojn, kiel uzi aplikaĵojn (MailChimp, Telegram, kaj Amikumu) por kuraĝigi partoprenon en lokaj grupoj, …

Ni planas denove kunveni fine de Oktobro.