Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

NaNoWriMo baldaŭas!

Lasta ĝisdatigo: 2020-10-15
[figure]

Ĉu vi sentas, ke via scio de Esperanto malpliboniĝas pro izoliĝo? Ĉu vi havas ideon por rakonto, sed ĝis nun ne prilaboris ĝin?

Mi prezentas ideon al vi: verki tutan romanon en Esperanto dum unu monato.

Temas pri libro, ne loĝanto de la ĉefurbo de Italujo.

La monato tutlanda de romanverkado (“NaNoWriMo”, angle National Novel Writing Month) estas evento, klopodo, kaj komunumo. Ĉiun Novembron, miloj da homoj penas skribi malneton de romano en 30 tagoj.

Kial fari tion? Jen listo neniel kompleta:

  • Finfine skribi ion. Preskaŭ ĉiuj homoj pripensas verki rakonton novan. Sed la plejmulto neniam faras.

  • Prilabori ideojn. Se vi jam verkas rakontojn, dediĉi unu monaton estas taŭga maniero kreskigi ĝin.

  • Ekzerci vin. Vi skribos multajn, multajn frazojn en Esperanto.

Kaj tiel plu.

Se tio ŝajnas interesa al vi, komencu skribi la unuan de Novembro. Interrete, la retejo de NaNoWriMo havas pli da informo kaj komunumon. Mi penos verki libron, ĉu ankaŭ vi?