Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Nova albumo de La Perdita Generacio

Lasta ĝisdatigo: 2020-10-10
[figure]

Ĉe la seatla Landa Kongreso en 2018 okazis unu el la plej memorindaj programeroj en la lastaj jaroj: koncerto de la fama Esperanta muzikgrupo La Perdita Generacio. Ĉu vi maltrafis ĝin, ĉu vi volas resperti ĝin, vi povas nun aŭskulti la koncerton kiel albumon, Ĉiuj ni amegas Usonon, de Vinilkosmo.

La premiita sveda muzikgrupo estas konata jam de la 2000-aj jaroj pro la diverseco de siaj kantoj, kiuj estas jen lulaj kaj dolĉaj, jen krudaj kaj sarkasmaj. Ĉiuokaze la grupo harmonie kantas tekstojn plenajn je bildoj kaj vortludoj.

Ĉiuj ni amegas Usonon, kiu estas inter tre malmultaj koncertaj albumoj en Esperanto, prezentas ĉiujn 13 kantojn luditajn de La Perdita Generacio en koncertejo apud la fama turo Space Needle. Kvin el la kantoj neniam antaŭe estis eldonitaj de la grupo, kaj unu, Melodi Din, estas adapto de kanto de la usona neesperantista kantisto Amanda Palmer.

Fine de la albumo aperas kroma kanto, Ĉe Pumo-roko, verkita dum kaj pri la postkongresa tendumado en la nacia parko Mount Rainier. La grupo ludas ĝin kun la usona esperantisto Alena Adler.

Ĉiuj ni amegas Usonon estas elsendebla per iTunes, Spotify kaj la pli artistopaga servo Divercities. Krome, Vinilkosmo vendas ĝin kiel ciferecajn dosierojn kontraŭ dek eŭroj.