Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Malbone

Lasta ĝisdatigo: 2020-09-20
[figure]

Leganto Enrique Ellemberg afable atentigis nin pri novjorka strato, kies nomo estas ne nur senintence Esperanta, sed ankaŭ senintence taŭgas pro terura akcidento tie.

La nomo de la strato estas efektive omaĝo al Ralph Malbone, entreprenisto de la frua 19-a jarcento, kiu multon konstruis en tiu parto de la urbo. En 1918 okazis katastrofa metroo-akcidento tie, en kiu pereis ĉirkaŭ cent homoj. Iam Malbone-strato estis pli longa ol ĝi nun estas; monaton post la akcidento, la urbaj instancoj renomis ĝian plej grandan parton.