Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Finiĝas la kongresa sezono

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-16

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

La somero nun finiĝas, kaj kun ĝi la kongresa sezono. Multaj el vi partoprenis diversajn kongresojn rete, kun esperantistoj tra la tuta mondo. Nia propra landa kongreso okazis rete, kun centoj da partoprenantoj el pli ol 40 landoj! Oni povas eĉ nun spekti la tutan aferon en nia jutuba kanalo, kaj ni plue kreis servilon ĉe Discord por niaj membroj. Ĉiu membro, kiu donis al ni retpoŝtadreson, ricevis (aŭ ricevos) ligilon al tiu servilo. Ĝi jam estas tre aktiva loko, kie niaj membroj diskutas ideojn, projektojn, demandojn, ktp.

Krom tio, mi nun pretiĝas por mia laboro kiel instruisto. La studantoj revenos al ni baldaŭ, kaj ankoraŭ estas pandemio. Mi do turnas mian atenton al tiu laboro – kiel instrui bone, sekure, kaj sane. Mi bonvenigas iujn ajn preĝojn kaj afablajn pensojn.