Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Esperanto en prizonoj

Lasta ĝisdatigo: 2020-09-02
[figure]

Dum longa tempo, Esperanto-USA havas membrojn en prizonoj, kiuj uzas Esperanton kaj eĉ instruas ĝin en prizonoj. Estas ankaŭ multaj personoj en prizonoj, kiuj lernas Esperanton per la koresponda kurso.

Ĉu vi havas intereson helpi pligrandigi la rolon de Esperanto en prizonoj? Bonvolu kontakti al Brandono ĉe bsowers ĉe protonmail punkto com, aŭ aliĝi al la Discord-servilo de Esperanto-USA kaj afiŝu en la kanalo #prizonoj.