Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Forpasis Susan Meyer

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-22
[figure]

Susan Amy Stamps Meyer mortis la 11-an de Julio en unu-aŭta akcidento sur kampara vojo sude de Bonham, Teksaso. Ŝi havis 72 jarojn. La funebraĵo okazis en Sherman, Teksaso, kie ŝi estis enterigita en la tombejo Cedarlawn.

Susan provis dum pli ol kvindek jaroj lerni Esperanton. Fine ŝi povis iom kompreni Esperanton kaj diri simplajn frazojn. Lingva lernado estis malfacila por Susan. Ŝi amis la amikecon kaj la homecon de esperantistoj. Ŝi partoprenis en multaj landaj kongresoj, interalie ĉe Sankta Luiso, Sakramento, Montrealo, Aŭstino, Dalaso, Raleigh, Miamo, Seatlo, kaj Bostono. Susan tre ŝatis tiujn en Seatlo kaj Bostono. Ŝi partoprenis ankaŭ en la Universalaj Kongresoj en Vankuvero kaj Gotenburgo. Susan plaĉe anticipis denovan viziton al Montrealo. Ŝi ankaŭ kelkfoje partoprenis en NASK.

Susan naskiĝis la 23-an de Marto, 1948 al la pasintaj Frank kaj Shirley (Garner) Stamps. Ŝi diplomiĝis de Bridge City High School en Bridge City, Teksaso en 1967. Ŝi kaj Fred Meyer III geedziĝis la 25-an de Aŭgusto, 1968. Sinjorino Meyer dum multaj jaroj laboris ĉe Fred Douglas School kaj Sherman High School kiel instruista asistanto kun lernantoj en profunde kaj emocie malavantaĝaj statoj.

Susan ĝuis tendumadon kun geamikoj, legadon, kuiradon, kudradon, kaj artmetion, speciale recikligadon de ordinaraj aferoj en artaĵojn. Dum tendumado, ŝi ĝuis esti la ĉefa kuiranto por la grupo. Ŝi ĝuis ankaŭ kuiri por aliaj grupoj. Susan kudris la edziniĝajn robojn komence je ŝablonoj por siaj fratino kaj plej aĝa filino. Ŝi faris dekoraciojn por kelkaj grandaj familiaj reunuiĝoj, kelkaj politikaj kunvenoj, kaj la Landa Kongreso en Dalaso. Susan ankaŭ amis kartludojn, aparte la rumion Crazy Bee, kaj domenon. Ŝi estis ankaŭ aktiva en lokaj politikaj agadoj protestante, volontulante en politikaj oficejoj, kaj ĉeestante lokajn kaj subŝtatajn politikajn kongresojn.

Sinjorino Susan Meyer estas postvivata de sia edzo, frato, fratino, du filinoj kaj iliaj edzoj, unu filo, kaj sep genepoj. Ili ĉiuj sentas la mankon de ŝi.

Informo de Fred Meyer III. Niajn elkorajn kondolencojn al li.