Presita el Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

Plibonigu vian parolkapablon, senpage!

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-10
[figure]

Ĉu vi havas malmultajn eblojn paroli Esperanton?

Pere de la projekto Ekparolu! de Edukado.net vi povas havi verajn konversaciojn kun spertaj esperantistoj el la tuta mondo por plibonigi vian parolkapablon. Senpage!

La projekto celas:

  • helpi al lernantoj parole apliki la lingvon kaj ensociiĝi
  • informi ilin pri programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj
  • uzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en plua edukado de komencintoj
  • fortigi lokajn klubojn kaj Esperantujon

La programo konsistas el genevoj (komencintoj) kaj geonkloj (speciale trejnitaj esperantistoj) kiuj renkontiĝas en retaj parolsesioj, ekzemple per SkypeZoom. Novaj genevoj estas bonvenaj, kaj la programo ĉiam serĉas novajn geonklojn. Ĝis nun laboras 62 geonkloj kaj 188 genevoj, kiuj kune okazigis pli ol 2100 parolsesiojn!

Ĉu vi volus partopreni? Iru al la paĝo de Ekparolu! por pli da informo.